Originale aperis en la revuo Literatura Mondo en Novembro 1922 (p. 29-31).

ĈE MIAJ PLUMVESTITAJ AMIKOJ

En la fino de oktobro, ĉie tra la regionoj de Meza Eŭropa Rusujo oni ordinare jam havas la unuan neĝon kaj nefortajn, maldaŭrajn neĝajn blovadojn. Post ilia veno la naturo ŝanĝas sian aspekton dum unu aŭ du tagoj. Deŝiriĝas la lastaj folioj de l'arboj, flaviĝas la lasta verdeta herbo kaj griziĝas la karavanoj de malhelaj nubetoj. La ĉielo ĉe horizonto fariĝas diafane, hele blua kun verda rebrilo. Multaj birdoj subite aperas tiam en la arbaroj flugante al sudaj landoj, for de la kruela norda vintro.

Estis feliĉo al mi siatempe, dum tiuj postneĝaj tagoj, veni en mateno al la nuda arbaro, kune kun mia konatulo, Ignato: ĝardenisto de nia najbaro — loka komercisto kaj plantisto de floroj, — por avide observi, kiel Ignato kaptas la birdojn per siaj artifike maskitaj retoj. Tiujn retojn li elmetis ĉiam sur videbla, malkaŝita loko; ŝutis sur la danĝera por la birdoj loko iajn semojn; apud tiun ĉi allogaĵon metis kaĝon kun birdo, kaj mem sin li kaŝis post iu arbetaĵo, ankaŭ lerte maskita per pajlo kaj neĝo. Kiam, altirite per la vokoj de la kaĝa birdo, venis birdoj de ĉie el arbaro kaj ope malsuprenflugis sur la disĵetitan nutraĵon, Ignato atendis kelkajn minutojn kaj poste, kiam la birdoj kolektiĝis apud la nutraĵo en sufiĉe granda kvanto, li subite, rapide tiris la ŝnuron de la reto, ĝi rulkovris la kaptitajn, tremetantajn birdetojn kaj Ignato kun ĝoja vizaĝo rapidis al ili. Tiu momento, kvankam tre barbara laŭ la moralaj lernolibroj, tamen enhavis en si grandan ĝojon de la sukcesinta ĉasisto, la finalon de ia streĉeco en la cerbo kaj la sencon de primitiva sporto.

Ignato mem estis tre stranga homo, tute malkonvena por la aliaj konataj de mi homoj. Li havis ecojn, kiujn multaj el ili aŭ tute ne havis, aŭ havis en atrofia stato, kaj kiujn mia fantaziema, pure infana animo perceptis de li senkonscie. Senlima estis lia amo al la naturo, al bestoj kaj birdoj kaj ĝi naskis en li asketecon, virgecon kaj abomenon al la malvero. Li ne estis kaptanta la birdojn por profito aŭ por vendo. Li ofte diris al mi:

— Birdo estas io dia. Ĝi kondutas pli perfekte ol homo. Ĝi sankte kaj fidele plenumas la leĝojn, montritajn al ĝi de la ĉiela Patro. De birdo ni povas multe lerni.

Kaj ŝovinte la manon en la kaĝon, kie batiĝis la novekaptitaj birdetoj, li kun amo prenis iun el ili en la manon, kun granda emocio apenaŭ tuŝadis ĝian malgrandan kapeton per la lipoj, ridanta kaj plena de ĝojo.

— Ha, ci tremas, mia amiketo! Ci timas la homon. Ci pravas tion fari. Pli terura ol la homo estas neniu alia besto en la mondo. Tamen jen por ci la rekompenco, la escepto, pri kiu ci eĉ pensi ne povas en cia griza doloro! Flugu, floreto mia, flugu!

Kaj li subite ĵetis la malfeliĉan kreaĵon al libero kaj ĝojis kune kun ĝi, eĥis al ĝiaj unuaj feliĉaj, altaj pepoj kaj fajfetoj. Pli altan ĝojon ol esti en la "birdejo" de Ignato mi ne havis tiutempe.

Prezentu al vi malgrandan konstruaĵon, dekon da metroj longan kaj larĝan kaj ses aŭ pli altan. Ĝi estis la rekonstruita ĝardena laŭbo, al kiu Ignato aldonis nur la plej primitivajn fenestrojn, kaj ĉarpentis la maldikajn lignajn murojn. Ĝi tamen estis sufiĉe longa por fari interne de ĝi kelkajn paŝojn.

Dum printempo kaj somero ĝi estis tute malplena kaj uzata por la okazaj mastrumaj bezonoj, sed de frua aŭtuno, iom post iom, ĝi komencis fariĝi la "internejo" por la mallertaj konfidemaj plumuloj, kiuj havis la okazon trafi en la retojn de Ignato, por tuj post la alveno de unuaj printempaj tagoj esti liberigitaj al ĉiuj kvar direktoj de la mondo.

Li faris tiam la sidlokojn por la birdoj el maldikaj longaj kanoj, kaj en la mezon de la konstruaĵo li metis du aŭ tri larĝajn betulajn branĉojn por iluzio.

Ĉe la komenco de novembro jam estis granda tumulto tie kaj aŭdiĝis la jen gajaj, jen atakemaj, kiel en parlamento, birdaj disputoj. Ĝi estis la vera Babela turo de la birdaro.

Ofte mi, jam tiam esperantigita, venis al tiu birdejo por observi la vivmanieron kaj morojn de ĝia loĝantaro.

Mi renkontis tie antaŭ ĉio miajn malnovajn amikojn: la sturnon kun la rompita flugilo, kiun Ignato jam ne liberigadis, kiel la aliajn, dum printempo, sed pro ĝia kripleco li tenis ĝin por ĉiam "je senpaga loĝado kaj nutrado", — kaj la petoleman fringelon, kun malgrandaj, apenaŭ videblaj grizaj haretoj sur vangetoj ĝiaj, kiun ni nomis "lamulo" pro ĝia, jam antaŭ la kapto rompita, piedeto. Ĝi estis ĉiam subtirita supren, kiam la birdo sidis sur la kano.

Tiuj du invalidoj-veteranoj bone konis min kaj kutime eĉ respondadis per fajfetoj al mia voko. Ili mem venadis por ricevi la manĝaĵon el miaj manoj kaj ne estis pli granda ĝojo por la fringelo, ol petoli kun miaj haroj per sia beketo.

Mi prezentis al mi tiam la homojn same kiel tiun birdaran komunumon. Unuj el ili estis la afablaj, bonaj eĉ en la malfeliĉo, la aliaj aŭ scivolaj, aŭ petolemaj, aŭ malicaj kaj eĉ arogantaj kaj sangavidaj.

Mi neniam forgesos paruon, kiu malice pinĉis min per la beketo sur la palpebron kaj sen mia singarda movo flanken, la okulo certe restus por ĉiam difektita. Tiun paruon Ignato devis poste vole-nevole forĵeti el la birdejo, ĉar malgraŭ tio, ke ĝi ricevadis nutraĵon tute sufiĉan kaj bonan — ĝi trapikis la kapojn kaj mortigis du belajn kardeletojn kaj kuraĝis eĉ ataki la gigantan por ĝi pirolon. Tiom sangavida estis ĝia naturo.

Sed la aliaj, krom la diskuta pepado, venis al nenia videbla malpaco kaj vidante multajn al si similajn, malliberigitajn en la konstruaĵo, baldaŭ ili alkutimiĝis al la situacio kaj forgesis pri la ŝlositeco.

Mi multe observis kaj aŭskultis iliajn viglajn diskutojn, iliajn lingvojn. Tre malsimilaj ili estis. Dum tiu de la pirolo estis basa zumado, la kanto de la kardeloj estis plej optimisme-arĝentaj sonoriletoj, el iliaj aklamoj elsaltis metalaj, gajaj sonfajreroj : "Stiglit! Kikelnikstiglit! Stiglit!"

La fringelo turnis sian gracian kapeton iom supren, ĝia verda koleto ondadis pro la sekundaj spiroj kaj tremo de l' gorĝeto dum la koncerta kanto, kaj tiu verda kolumeto subite larĝiĝis ĉe la fina akordo: "Ĉa-a!" kantata je kelkaj oktavoj pli malalte ol la ĝenerala kanta tono.

Sed pli multe ol ĉiuj plaĉis al mi la kanto de la sturno. Kiel lerta majstro de sia voĉo, li kolektis la plej karakterajn sonojn el la kantoj de la aliaj birdoj kaj poste prezentis ilin laŭ sia propra prilaboro — veran birdan Esperanton, spegulantan la komunan lingvon, en kiu ĉiu birdeto kunloĝanta trovis iom el la sia kaj ŝajnis kompreni la tutan enhavon de la kanto, ĉar ĝi estis de perfekta beleco kaj amo al la naturo, al kiu ne malutilis eĉ kelkaj spritaj improvizoj de la ŝercema kantisto.

Tre malofte kantis la sturno, — ĉiu scias, ke ne estas ĝia kutimo kanti dum aŭtuno — sed la sperta birdisto Ignato sciis fari miraklojn kun siaj regatoj, kaj la naturo de la invalido videble estis tre kantema kaj muzikema.

Imitante la sturnon, la "lamulo" ofte ankaŭ penis prepari ion "ĝeneralan", kaj li sukcesis en kelkaj notetoj, sed kvazaŭ idisto, li tuj enfalis en perfektigojn laŭ sia maniero kaj scio, kaj kripligis eĉ siajn proprajn karakterajn kantojn.

La emberizoj — veraj materialistoj nuntempaj — preskaŭ neniam eligis iajn sonojn, krom la mallaŭta pepado. Ili sidis nur sur la grundo kaj ili ĉiam ion manĝis, kokete svingante siajn graciajn tufetojn.

Ĉiufoje tre baldaŭ alkutimiĝis al mi la novekaptitaj fringoj — post du, tri tagoj ni estis jam kvazaŭ malnovaj amikoj kaj mi ŝatis ilian karakteron ne malpli ol tiujn de la sturno kaj "lamulo".

Venadis Ignato kun du, tri saketoj da nutraĵo kaj la gaja kompanio sin ĵetis al li, flugis super lia kapo kaj eĉ provis sidiĝi sur la maljunulan, de feliĉo ridantan, bonan vizaĝon...

Muĝas, blovas per torentoj da akva polvo la teda, oblikva, aŭtuna vento. Malaltaj rampas la nuboj, tiom malaltaj, ke la lumoj de la urbo bruligas ilian malsupran parton per flava, despotisma koloro. Kiel ĉifonaĵoj ili lekas la malproksimajn pintojn de montoj kaj ĉe la kontraŭa, malaltnivela horizonto, kie iliaj ŝiritaj, de-sube lumigitaj randoj disiĝas segildente — vidiĝas nigraj, malrektaj trianguloj, premegantaj per sia senespera, abisma koloro...

Aŭtuna morta spiro ŝajnas blovi de tie. Aŭtune estas agordita mia koro, ŝiritaj estas la pensoj, kiel tiuj nuboj, kaj senespere malhelaj estas la abismoj inter la rompiĝantaj, alterne tajdantaj fantazioj kaj rememoroj. Mi estas en la regno de aŭtuno, kie la lasta estas pli potenca ol printempo aŭ vintro.

Kaj tie, hejme, en la lando, kiun la senkompata sorto forprenis de mi, la saman tagon jam eble flugas la gajaj, brilantaj, per steloj kaj puntoj falantaj neĝeretoj. La nuboj, de kiuj falas la neĝeroj, ne estas ankoraŭ longaj. Ili estas grizaj, kiel felaĵo de lupo, kaj iliaj randoj estas kiel longharaj vostoj de sablokolora vulpo...

Kaj mia malnova amiko, Ignato — ĉu li vivas ankoraŭ? — estas ankaŭ tie, malproksime... Ĉu kiel antaŭe li eĥe respondas per lerta ekfajfeto al arĝenta voko de kardeloj, al zumado de piroloj? ... Aŭ li jam tute griziĝis, kliniĝis teren kaj sidas ie en la angulo de kuirejo, de ĉiuj forgesita; aŭ jam kuŝas en la malvarma, de aŭtuna pluvaro saturita tero, en tombo surkreskita de salikoj, super kiu kantas iu el liaj antaŭaj plumvestitaj amikoj, — kiu scias?

N. HOHLOV

La tekston enkomputiligis Roel Haveman.