Originale aperis en la revuo Literatura Mondo en Novembro 1922 (p. 38-39).

MONDLITERATURA OBSERVO

Oskaro Spengler: LA SUBIRO DE L' OKCIDENTO (germane).

Jen libro, pri kiu multe ankoraŭ parolos kaj diskutos la legintoj kaj ankaŭ la nelegintoj. La aŭtoro forlasas la vojon de la ĝisnuna pensmaniero, kaj diras, ke anstataŭ la indukta kaj dedukta pensado oni devas apliki en la sciencoj la intuicion, la internan, mistikan ekvidon.

Laŭ li, la kulturo estas organismo, kiu naskiĝas, vivas kaj mortas. La kulturo do vivas sian vivon kvazaŭ spontane, la homoj ne kreas kaj ne povas krei ĝin. Male, la kulturo kreas, formas la homojn laŭ sia figuro.

Laŭ ĉi tiu vidpunkto analizinte la ĝisnunajn kulturojn, li konkludas, ke nia okcidenta kulturo maljuniĝis kaj estas antaŭ morto. Kun la kulturo de la hodiaŭo pereos ankaŭ la homo de la hodiaŭo, venos nova kulturo, kiu kreos homojn novajn. Laŭ li, la homoj de la nova kulturo estas jam videblaj, ili estas la homoj de Orient-Eŭropo, de Ruslando. Eble ni povos okupiĝi pli detale pri la verko en iu sekvonta numero.

T. M.

LA SUBMETlĜO DE LA MEGERO.

Estas ofte dirate, ke Shakespeare ne estas ŝatata de siaj samlandanoj, sed la homamaso, kiu ĉeestas la prezentadon de liaj dramoj ĉe la "Old Vic" teatro, kontraŭas tiun ideon. Tie oni povas vidi la dramojn de la angla geniulo, ludatajn kiel eble plej laŭ la intenco de la aŭtoro. Nuntempe, atentema ĉeestantaro aplaŭdis la prezentadon de la "Submetiĝo de la Megero". Kutime la plej elstarantaj trajtoj estas la bruego de Petrukio kaj la kriegoj de la freneziĝinta Katrino, sed en la nuna prezentado, la scenoj inter Petrukio kaj Katrino estas inspiritaj per nova kompreno de la intenco de Shakespeare. Tute tra la dramo estas evidente, ke Petrukio alprenas la rolon de fanfaronema tirano, sed vere admiras la belan Katrinon, kiu rifuzas akcepti la malsuperan pozicion donitan al virinoj de ŝia monavida patro kaj la marĉandaj amindumantoj. Kvankam arde sopirante je amo, ŝi tamen maldignas ekzerci la kutimajn, malsincerajn artifikojn, per kiuj la fratino havigas sian volon.

La kulpoj de Katrino naskiĝis el ŝia forta karaktero, kaj Petrukio, mem honesta kaj sincera, vidas la samajn ecojn en la mallaŭdata megero. Samtempe li scias, ke Katrino bezonas lecionon; ŝi devas konstati la konfuzon kaj maltrankvilecon kaŭzatajn de persono kiu sin liveras al neregata humoro. La mirigita Katrino vidante, ke Petrukio pretekstas agi tiele el plena amo al ŝi, lernas ke amo per si mem ne certigas feliĉon, ke ambaŭ devas oferi sian volon kaj submeti siajn dezirojn reciproke. Tuj kiam Katrino elkomprenas tion, la venko estas al la edzo. Li forportas, ne kriegantan, baraktantan megeron, sed amantinon, kies forta volo estas venkata per la konvinko de ŝia rezonpovo, do ŝi ne submetiĝas pro la perforto de Petrukio, sed ĉar ŝi subite konstatas lian veran amon al ŝi. Estante virino de fortaj emocioj, ŝi amas tiel pasie, kiel ŝi antaŭe malamis. Neniel alie povas esti komprenata la kompleta cedo en la lasta akto.

La sukceso de la prezentadoj ĉe la "Old Vic" teatro, ankaŭ estas ŝuldata al la roluloj, kiuj ludas la tiel nomitajn "malpli gravajn" rolojn. Shakespeare ne priskribis elstarantan heroon aŭ heroinon, ĉirkaŭ kiu la tuta intereso de la dramo koncentriĝas. Kontraŭe, ĉiu rolulo havas gravan parton en la disvolviĝo de la temo, do la zorga kaj bona interpretado de ĉiu, eĉ la plej humila, estas necesa al la sukceso de la tuta dramo. Pro tio, la apero de famkonata aktoro aŭ aktorino kiel ĉefa ludanto ofte difektas la harmonian prezentadon de la dramo. Ĉe la "Old Vic", ĉiu rolulo ludas zorge kaj inteligente por certigi la sukceson.

("Old Vic" estas karesema nomo por la "Victoria Hall", teatro apud Waterloo Bridge, Londono.)

EMMA L. OSMOND

CLAUDE FARRÈRE estas vere denaska romanverkisto, kiel Balzac kaj A. Daudet, la sola ebleco kaj maniero, kiu konformas al la esprimiĝo de lia spirito, estas la romano. Sed tie li estas hejme, li havas tiun facilecon en la stilo kaj fantazion en la tem-plektado, kiuj distingas la grandajn fablistojn. Lia prezentmaniero, senpera, natura kaj intima, kvazaŭ flate allogas nian atenton. Ĉio plaĉas, kion li skribas.

Maroko estas nuntempe en modo. Tien kondukas nin la nova romano de Farrère: la Novaj Homoj: en la urbon Casablanka, kies elkresko estas ne malpli mirinda, ol tiu de la moderna Ameriko. Temas pri geedziĝo inter indiĝena regimentestro kaj juna, malriĉa, sed aristokrata francino. La viro estas interesa, agema kaj energia, sed kruda kaj vulgara. La virino estas gracia, ĝeniĝema, havas la delikatecon de la blua sango. Kiel la fremdeco de iliaj animoj kreas ĉiam pli kaj pli pezan atmosferon, en kiu devas droni la amo, tion rakontas ĝis la drama fino la romano kun majstra kaj kolora pripentro de la kolonia vivo.

(-tois)

Depost jaroj estas la plej grandaj okazintaĵoj de la budapeŝta teatra vivo: la premieroj de FRANCISKO MOLNÁR, sed dum liaj antaŭaj teatraĵoj estis nur kvazaŭ spiritaj frandaĵoj, ĉiu estis bazita sur ia sprita artifiko, — la nuna dramo: la "Ĉiela kaj Tera Amo" estas io por la koro. La metia perfekteco estas ankaŭ en ĉi tiu dramo preskaŭ diabla, sed oni trasentas la pulson de la koro. Eble la tuta dramo estas nur simbolo de tio, ke la poeto naŭziĝis pri la nuntempa tera vivo malpura, kovrita per ŝlimo de la terura superakvego de l' milito kaj volas rifuĝi tien, kien ne povis atingi la malpuraj ondoj. Kaj laŭ ĉi tiu simbolismo la dramo estas la tragedio de tiuj, kiuj ne trovas sian lokon en la nuna malpura, konfuza mondo, kie nur la malhonestuloj kaj perfortuloj povas vivi kaj prosperi.

El ĉi tiu frumatura, orfa, por morto destinita generacio li prenas sian heroinon. Lonti estas bela revema 17-jara knabino, filino de grandmonda sinjorino. Ŝi abomenas sian ĉirkaŭaĵon, la histeriajn, afektajn amikinojn, la amaton kaj fianĉon de sia eksedziniĝinta patrino: militmilionulon, kavaliron de l' konjunkturo. Kaj ŝi amas, kun la ĉasta adoro de sia pura animo, junulon, kiu estas — enamiĝinta al sia patrino. Kaj kiam ŝi ekscias ĉi tion, ŝi perdas la ekvilibron de sia animo. Kun la obstina peno de l' frenezo ŝi elŝiras sin el la marĉa tera vivo, surmetas la flugilojn, kiujn ŝi ricevis por maskobalo kaj portas ilin, fermiĝinte en sia ĉambro; ŝi kreas por si ĉielon, ĉar ŝi jam povas vivi nur en ĉi tiu artefarita ĉielo. Kaj kiam la anĝelĥoro de la kristnaskfestantaj knaboj eksonas sub la fenestro, tra la fenestro ŝi elflugas, ŝi flugus — kaj ŝi falas el la alto kaj frakasas sin, kompatinda anĝelo kun flugiloj el metalfadeno kaj ĉifonoj.

(-las)

La tekston enkomputiligis Roel Haveman.