Originale aperis en la revuo Literatura Mondo en Oktobro 1922 (p. 19).

POPOLKANTO

Kiu scias, kaj divenas,
Ke de kie am' devenas.
Kiu scias, kiu konas,
Ke el kio am' burĝonas

El la lipo ruĝeflama,
Neĝa kolo perlornama,
El dorlotaj vortoj, petoj,
Dolĉaj, rondaj brustmontetoj.

el la rumana: K. de KALOCSAY

La tekston enkomputiligis Roel Haveman.