Originale aperis en la revuo Literatura Mondo en Oktobro 1922 (p. 6-10).

LA IDEO KAJ LA AMO

"Vivu Petro Fidelan!" sonis en la ĉambrego kaj la ĉeestantoj entuziasme leviĝis por tondre aplaŭdi. La ĉambrego tondris kaj la vizaĝoj brilis, respegulante, ke por la plimulto Petro Fidelan estas populara homo. Estis granda momento! Por la alitaga kongreso de diplomatoj, kiuj decidos pri la sorto de Esperanto kaj kiuj volas aŭskulti la proponojn kaj klarigojn de la plej spertaj Esperantistoj, oni devis elekti reprezentanton de la societo. La sin anoncantoj estis multaj. Sed inter ĉiuj la juna, sed plej ŝatata Petro Fidelan ricevis la grandan plimulton de la balotoj, pli, ol la aliaj kune. Kaj eĉ la proponantoj de la aliaj konkurantoj nun ekstaris kaj aplaŭdis al la bravega pioniro de la ideala movado de lingvo internacia.

Petro Fidelan staris trankvile sur la estrado kaj rigardis trans la bruanta homamaso, kvazaŭ li tute ne vidus ĝin. Li estis juna homo, de kvin jaroj Esperantisto, sed jam tutmonde konata persono, kies voĉon oni volonte aŭskultis, kies konsilojn oni ofte petis kaj kies laboron oni ĉie bezonis. Li estis mirinda poeto Esperanta. Kurson post kurso li instruis sen ripozo kaj redaktis la malgrandan, sed signifplenan Esperantistan gazeton de sia lando. De unu jaro li estis la unua sekretario de la tutlanda asocio atingante sukcesojn por Esperanto ĉie, de la registaro ĝis la plej malgranda societo, kaj baldaŭ ne nur la ĉefan rolon li ludis en la landa movado, sed eĉ kun forta mano, sukcese li direktis ĝin.

"Vivu Petro Fidelan!" preterpasis la krioj apud liaj oreloj. Kaj Petro Fidelan staris mute, kun okuloj nebulaj, sen ia ajn emocio, reve rigardante tra la ĉambrego, kvazaŭ lin tute ne interesus plu tio, kio tie okazas. Lia vizaĝo estis pala, sub liaj okuloj tiriĝis nigraj linioj kurbaj, certe pro la streĉitaj laboroj de la lastaj tagoj por la aranĝo de la kongreso. La haroj estis iom distaŭzitaj kaj, la manoj nervoze laboris sur la butonoj de liaj poŝoj. Kien li rigardis? Kion li pensis?

Ie, en unu de la lastaj vicoj sidis blonda etulino kun ridantaj okuloj kaj kun tiel malgrandaj buŝetoj, ke oni ne scias, ĉu ruĝa ĉerizo povus eniri tra ĝia eta pordeto, kaj ŝi mekanike aplaŭdis per la manetoj, sed dume, duone ŝi aŭskultis la flustradon de apudstaranta nigra junulo, de Viktoro Belhom.

Kaj Petro Fidelan salutata de centoj da manoj, de centoj da buŝoj, de centoj da okuloj, en mezo de elektra alradiado de pensoj kaj voloj, en centro de karesondado fluanta el centoj da koroj, staris trankvile, preskaŭ senkonscie kaj rigardis la blondan kapeton kun la ruĝa buŝeto!

* * *

"Do morgaŭ matene je la sepa kaj duono!" diris la samideanoj al li, kiam ili disiris. Jes ja, oni devis ja ĉion bone prepari. La kongreso mem estis jam sukceso;' sed tamen oni devis fari fortan impreson per ekspozicio, kunvenoj, prelegadoj, prezentadoj, provinstruadoj, eksperimentoj ktp. ktp. kiujn parte mem Fidelan elpensis kaj projektis.

Hejmenirante li forte enspiris la freŝan aeron de la maja nokto. Li repensis la lastajn jarojn, la multajn laborojn, la intrigojn malgrandajn, la atakojn miopajn, la solecajn horojn ĉe skribotablo, la paciencan laboron antaŭ la lernantoj diverskvalitaj, kiuj ofte ne volis lerni, nur amuzi sin.

"Kiom da seka laboro, kiom da senaromaj horoj!" li ekĝemis. Jes, la sukcesoj grandaj kaj malgrandaj, la propra kontentiĝo estis rekompencoj pro la laboro kaj donis ofte ĝuon kaj feliĉon, sed tamen... Ili forrabis sian tempon kaj laborforton, siajn sonĝojn, revojn, iluziojn, plezurojn kaj lasis eternan sopiron al io belega kaj dolĉa, delikata kaj odora, al io forflugema, sed tamen kaptebla. Al io, kio estas pli ol la granda interkompreniĝo tuthomara kaj tamen multe malpli: la interkompreniĝo de du gehomoj!

Sed li ne povis tion atingi. Li laboris dumtage en fabriko ekster la urbo kaj dum al- kaj revojaĝoj li devis legi la esperantajn leterojn oficialajn kaj la diversajn ĵurnalojn ricevitajn, kaj eĉ rapide, ĉar venis tiel multaj, ke por legi la novajn librojn preskaŭ ne restis tempo. Kaj en sia tempo libera li devis labori. La redaktado forprenis grandegan tempon de lia vivo. Li rigardis jam lian gazeton, kvazaŭ malgrandan monstron, kiu ĉiumonate antaŭkreskas el rokfendaĵo kaj li devas dehaki ĝian kapon kaj disŝmiri ĝian sangon sur papero, por ke li povu resti trankvila de ĝi. Sed apenaŭ li finis en unu monato, jam li rimarkis, ke estas nova monato kaj la monstreto kun nova kapo denove postulas aŭ forkuron aŭ dehakon de ĝia kapo. Kaj li hakadis kuraĝe, kvankam kelkfoje vundiĝis ankaŭ li mem.

La restinta tempo estis por laboro en la societo. Li efektive ne havis tempon por io alia. Kelkfoje vespere, laca kaj senprograma, li ĵetis sin en malkaran teatreton aŭ amuzejon por ripozigi iom siajn streĉitajn nervojn kaj distriĝi iomete. Nun hejmenirante, li rememoris teatraĵon malbonan, foje viditan pri Napoleono. Oni montris tie Napoleonon kvazaŭ sklavo de lia ĉirkaŭaĵo, de la familio, de la ministroj, de la armeestroj, de la okazintaĵoj, de la sorto mem. Por la tuto li povis vivi kaj labori, tion oni lasis, sed se li volis vivi por si mem, tio ne sukcesis. Se li volis legi, ĉe mezo de unua paĝo jam venis ordonanco por ordono; oni devis fari ĉiukvaronhore novan rostaĵon, ĉar la manĝotempo neniam estis certa, tamen, kiam li fine jam ekmanĝis, ĉe la dua flugilo de la kokido jam venis oficiro kun grava raporto. Se li volis dormi, post du minutoj jam oni ĝenis lin pro alilanda delegito. Se li volis ami, post la unua kiso jam oni frapetis sur la pordo: grava ŝtata afero tuj aranĝota!

Ho, malgranda Napaleono de malgranda societo, lia sorto estis ne tiel brila, sed ĉu ne same mizera? Kion valoras la sukcesoj de la granda ideo, se li ne povas: esti por unu tago, ne, por unu horo, por duonhoro li mem kaj paroli pri ne oficialaj aferoj!

Jen la eta Elinjo, la ĉerizlipa blondulineto, kiun li hodiaŭ rigardis dum oni festis lin. Kiel volonte li amindumus al ŝi! Kiel volonte li aŭskultus ŝian naivan, sed sonoran voĉon, kaj li ne povis kun ŝi paroli eĉ kvaronhoron. Se li alvenas en la societon, eĉ se li alparolas ŝin, post momento jam ĉirkaŭas lin la samideanoj, eminentaj kaj nekonataj. Se li finas je la unua, la dua jam atendas lin, oni ne forlasas lin, oni tiras lin de unu grupeto al la alia, oni volas aŭdi lin, li devas subskribi poŝtkartojn kaj deklami el siaj lastaj poemoj, li devas paroli kun novalveninto kaj diskuti kun idistema persono, li devas akcepti neesperantistan eminentulon kaj klarigi la ideon al alveninta ĵurnalisto, priparoli festojn kaj aranĝi prezentadojn, prepari propagandkunvenojn kaj koncepti petskribojn. Kaj ĉion ĉi dum la kelkaj horoj de la kunveno, eĉ post la kunveno, kiam malgranda grupo akompanas lin por priparoli aferojn, peti konsilojn aŭ doni konsilojn. — Kiam li, fine en solo, ĉirkaŭrigardas, kie jam estas la blondulineto?! Ho, la malbeno de la gloro!

* * *

Veninte hejmen je malfrua horo, kun miro li trovis tie sian plej bonan amikon: Arturon Realul. Li estis sincera amiko lia, sed — ofta, diversmaniere klarigata afero — ne Esperantisto. Fidelan esperantigis la mondon, sed lia amiko ne akceptis lian ideon. Realul ne neis la neceson kaj bonecon de Esperanto, li akompanis sian amikon dum poresperantaj laboriradoj kaj donis eĉ konsilojn en aferoj, pri kiuj li havis sperton. Sed li mem ne lernis kaj ankaŭ ne sentis ties bezonon, sciante kelkajn lingvojn kaj ĝuante sian liberan tempon per sporto kaj modesta, sed gaja kaj agrabla amuzado.

Petro tre ekĝojis! "Kara amiko, se iam, do eble pleje nun mi ĝojas pro via revido! Mi sentas min tiel sola kaj senhumora."

"Do Via ofta malsano en la lasta tempo!" Respondis Arturo. "Vi estas sola, kvankam Vi venas el societo de homoj, kiuj festis Vin, kiuj amas kaj ŝatas Vin, kiuj volonte laboras kun, eble eĉ por Vi. Vi estas sur certa vojo, trovi konvenan rekompencon por Via laboro! Morgaŭ Vi parolos antaŭ eminentaj diplomatoj! Al mi multon rakontis samideano Bonkor. Min vere tre interesis la afero kaj mi sincere ĝojas kun Vi! Per la triumfo de Esperanto Via nomo kreskos kaj Via pozicio firmiĝos! Kaj inter tia gloro kaj sukceso Vi sentas Vin sola kaj ne havas bonhumoron! Do kial!?"

"Karega amiko! Min ne plu kontentigas la ideo! Mi ĝojas ankoraŭ ofte pro la sukcesoj — ne pro la personaj sed pro la movadaj — kaj tamen mi sentas, ke vivante por homaj idealoj, mi tamen ne estas homo, mi ne estas mi mem! Sed ni lasu tion! Parolu pri io alia! Certe estas novaĵo, kion Vi alportis por mi!"

"Jes, certe ja! Mi venis por Via intereso! Kvankam ĝi ne estas disigebla de la antaŭe priparolitaj aferoj, simile, kiel Vi mem ne estas disigebla de ili! — Mi volas al Vi paroli pri Elinjo! Ho, ne ruĝiĝu! Vi ja mem parolis jam al mi pri ŝi! Mi scias, ke ŝi plaĉas al Vi. Mi konas ŝin de kelkaj baloj, kiujn Vi ne ĉeestis pro urĝaj laboroj, sed kiam mi bone konatiĝis kun ŝi! Efektive ŝi estas ĉarma! Kaj nian konatecon eĉ pli firmigis, ke si eksciis, ke mi estas Via amiko! Ĉar mi scias, ke vi nur malofte povas paroli kun ŝi! Ŝajne ŝi dezirus pli ofte kunesti kun Vi! Alimaniere ŝi ne estus rakontinta al mi foje ke Vi tro malmulte havas tempon, por esti afabla al ŝi! Mirinde, ŝi kiel multaj virinoj, ne admiras Viajn sukcesojn, kaj ŝin ne interesas Viaj glorigoj, ŝi scias, kiel mi aŭdis de ŝi, nur malmulte esperante kaj iras kelkfoje al Via societo, por iom amuziĝi. Sed Via persono ŝin tamen iom interesas, ŝajne Vi iomete jam por momentoj amindumis al ŝi! Ĉu ne? Kial Vi do aŭskultas min tiel serioze! Ne ludu antaŭ mi, mia amiko! Mi bone konas Vin! Al vi eble eĉ tro plaĉas tiu etulino! Grava malsano ! La etulinoj estas por distriĝo, amuzo kaj plezuro, sed la troeco jam malutilas! Tamen mi komprenas Vin! Do mi volas rakonti al Vi, ke mi renkontis ŝin nun vespere, hejmenirante. Ŝi ĵus volis eniri en sian dompordegon, kiam mi alparolis ŝin! Ŝi estis iom embarasita, ĉar mi vidis, ke ŝin hejmenakompanis junulo!

— Kiu?" — ekdemandis Petro.

— "Trankvilon, amiko, estas ja egale, kiu! Iu, kiu certe malpli laboras por Esperanto kaj havas pli da tempo, por hejmenakompani knabinetojn havindajn! Cetere li estis Belhom el Via societo. Bonkreska junulo, speciale taŭga, por plaĉi al knabinoj! Nu, ne ekscitiĝu! Tia estas la vivo! Do mi paroladis kun ŝi iom! Ŝi rakontis, ke Vi tute ne havas tempon por ŝi kaj tiu afabla Belhom, kiu ne partoprenos la morgaŭan kongreson, ĉar lin ne tre interesas la afero, proponis belan ekskurson al la monteto apudurba. Ili renkontiĝos ĉe la Korta Preĝejo je la oka horo matene. La knabino iros tien je la duono de la oka sur la Bulvardo de Sankta Nokto."

— "Sed kial Vi rakontas al mi ĉion ĉi? Arturo?" interrompis lin Petro.

— "Kial? Do ne ludu antaŭ mi komedion! Ĉu Vin vere tute ne interesas tiu ĉi afero? Aŭskultu min, ŝi volas societon! Volas iun, kiu flustrus belajn aferojn en ŝiajn oreletojn. Ne balancu vian kapon. Ŝi ne diris al mi tion, sed mi sentis el ŝia parolo kaj el ŝia spiro! Ŝia mano tremis en la mia, kiam mi adiaŭpremis ĝin! Ŝi estas juna kaj ŝi volas vivi! Ŝi volas iun, al kiu ŝi povas rakonti la sentojn de sia pura animo! Ŝi volas esti homo kaj vivi por si mem, for de la bruo de la mondo, kune kun persono, kiu estu plaĉinda al ŝi! For de ĉiuj idealoj sekaj kaj seriozaj!"

Petro interrompis lin denove:

— "Do Vi volas inciti min, sciante, ke mi ne havas tempon eĉ por minuto kaj sciante, ke ŝi tre plaĉas al mi! Vi diras, mi ludas! Kaj ĉu Vi, kion ludas Vi antaŭ mi? Ĉu Vi, konante min, volas, ke mi estu eĉ pli nervoza kaj malbenu la sorton kun la sukcesoj kaj gloroj, kun la certa triumfvojo kaj kun la eminentularo? Ho, ke la homo neniam povas esti kontenta kaj feliĉa! Eĉ se li atingis tion, kio estis la montpinto de liaj sonĝoj."

"Amiko!" respondis Arturo. "Mi tute ne intencis inciti Vin! Male! Mi volas al Vi konsili ion! Vi sufiĉe laboris kaj Vi sufiĉe suferas! Mi ne estas esperantisto, do mi ne opinias, ke tiel nepre necesa estas la nuna daŭrigo de Via laboro! La kongreso certe okazos kaj sukcesos ankaŭ sen Vi. Ankaŭ via gloro ne perdiĝos! Ĉio ja estis Via laboro! Do mi, mallonge, konsilas al Vi: Iru kaj amu! La estonteco alportos al Vi nepre seniluziiĝon kaj trompiĝon! Eble tro frue! Sed certe! Nu, tiam Vi havos tempon reveni al Via idealo, kiun Vi ŝerce nomis al mi ĉiam Via sola, porĉiama fianĉino. Certe iom seka kaj senkisa amatino. Nu, tiu fianĉino atendos Vin fidele, se la alia jam delonge forlasis Vin aŭ Vi ŝin! Kaj Vi per duobla ĝojo kaj laboremo ekiros sur la vojo de Via ideo!"

Petro ŝanceliĝis. La unuan fojon depost kvin jaroj! Li pripensis! Se li ne iros morgaŭ! La dua sekretario, samideano Ludem ĝoje anstataŭos lin. La amikoj kaj la societo miregos. Oni atendos lin, sed vane. La lastajn necesajn skribaĵojn li matene sendos al ili, do la kongreso kaj la projektoj povos efektiviĝi bone! La diversaj raportoj estas pretaj! Certe estos sukceso granda! Nur la persona gloro forrestos, la konatiĝo kun famuloj, Sed al li jam estas egale, eĉ se ne sukcesos la kongreso! Se ne nun, do post jaro. Iam tamen venkos Esperanto! Iu jam laboros! Kial ĉiam li laboru! Li ne volas bruon, li volas ripozon — sur molaj kusenoj de knabina brusteto! Li volas karesadon — de mola knabina maneto! Li volas aŭdi la internan voĉon de knabina animeto, pura, kiel la flugiloj de ĉielaj anĝeloj. Li estas revanto! Revanto en la ideo, revanto en la amo.

— "Sed kiamaniere mi faru tion?!" Li demandis de Arturo!

Arturo ekstaris. "Nu, mi povas jam iri trankvile! Vi estas savita! Ŝi pli volonte estos kun Vi ol kun Belhom, tion mi scias. Do atendu ŝin je la duono de la oka sur la bulvardo. La Amo estas tamen pli forta, ol la ideo! Adiaŭ!"

* * *

Venis la nokto. Petro Fidelan longe ne povis ekdormi. Fine tamen venis la saniganta, mildekisanta dormo. Kaj li sonĝis. Li staris sur balkono de majesta domo. Super lia kapo flugpendis grandega verda standardo! La strato estis ornamita per standardoj. Ondegis homamaso. Apud li staris eminentuloj. Li fariĝis direktoro de nova instituto tutkontinenta, por esplori la evoluon de Esperanto. Fremda reĝo sendis al li altan ornamon. La gazetoj skribis pli li ĉefartikolon. Liajn poemojn oni eldonis en mirindaj volumoj. Subite eksonis muziko! Dek muzikorkestroj ludis la himnon. Poste aperis marŝantaj trupoj. Antaŭe policanoj kun verda stelo sur la brakoj. Post ili verdflagita ĉaro kun la feino de Esperanto. Tion sekvis kantistaro kantante la "Tagiĝon". Subite tambursono! Taĉmentoj de skoltoj pretermarŝis siajn standardojn svingante! Kaj alvenas la konatuloj, la amikoj, homamaso kaj ondego de entuziasma krio tra ĉiuj stratoj: "Vivu Esperanto! Vivu Petro Fidelan! "Lian koron plenigas feliĉo! Esperanto festas sian triumfon kaj li ne vane laboris! Sed tiam li rigardas al la monteto apud la urbo kaj kvazaŭ li vidus tie iri du personojn. Unu el ili havas blondajn harojn kaj la blonda kapeto estas klinita sur la ŝultron de la alia. Li sentas frenezon kaj volas desalti de la balkono. Kaj li vekiĝas. Estas la sesa horo matene. La mateno de la granda tago! La triumfo de la ideo! "Li nepre devas ĉeesti!" — Kaj tamen, tamen antaŭ liaj okuloj, kien ajn li rigardas, sur la muroj, en la bildkadroj, en la speguleto, sur la tablo, en la akvo de la lavujo, li vidas nur la saman blondan kapeton! Ĉu la ideo venkos...?

* * *

Pasis jam la deka horo. Post festa kantado de la himno la ministroprezidanto de la lando malfermas konferencon de la diplomatoj kaj reprezentantoj de sesdekunu ŝtatoj por diskuti pri la sorto de Esperanto. La ĉambrego estas plenplena. Ĉie regas entuziasmo. En la unua vico estas unu seĝo malplena. Oni atendas ĝian okuponton. Kelkaj ofte rigardas al la pordoj, ĉu eble li ankoraŭ venos?!

Sed for de la bruego de la urbo, sub la granda kovrilo de blua ĉielo, kvazaŭ en tera paradizo, iras brako en brako sur monta vojeto du homaj estaĵoj. La blonda kapo klinas sin sur la ŝultroj de la brunulo kaj la brunulo iras larĝespirante, feliĉe kaj entuziasme sur la vojo, kiu gvidas ŝajne al feliĉo eterna, sed kies turniĝon postmomentan tamen neniu scias. Li iras, kvazaŭ li estus alia homo, kaj en lia butontruo, je la unua fojo depost kvin jaroj, mankas la verda steleto.

PAŬLO BALKÁNYI.

La tekston enkomputiligis Roel Haveman.