Originale aperis en la revuo Literatura Mondo en Oktobro 1922 (p. 20).

DISPUTO

ASONANCO. Rimi en Esperanto ne estas malfacile. La radikfinaĵoj, plensonoraj per la forta akcento kvazaŭ tentas, alvokas "kunrimigu nin". Kaj jen, homoj kiuj neniam provis ĉarpenti eĉ unu strofon en sia gepatra lingvo, lerninte Esperanton subite trovas en si kapablon poezian kaj provas per kuraĝa salto eksidi sur la dorso de la Pegazo. La hazardo, ke doloro-koro-floro-ploro-memoro, amo-flamo, morto-sorto ktp. interrimas, la ebleco de rimoj, kiel koreto-maneto, amego-dolorego eĉ vidadas-voladas estas kulpaj pri multaj kaj neatenditaj "poetiĝoj".

Sed konkludi el ĉi tio, ke Esp. estas riĉa je rimoj, estus tute erare. Ĉar la adas-ismoj ne estas rimoj. Per Dio kaj diablo! Ili ne estas rimoj! Krimoj ili estas! Blasfemoj kontraŭ dio Apollo! Kaj la ceteraj rimoj ĉiuj estas radikrimoj, do ilia nombro estas limita, kvazaŭ elkalkulebla. La nombro de la poezie uzeblaj rimvortoj estas eĉ pli malgranda, tiel ke ni povas diri, ke la unuavida rimriĉero estas nura ŝajno. Vere la tradukanto uzanta nur purajn kaj verajn (ne adasistajn) rimojn, staras multfoje antaŭ apenaŭ plenumebla tasko, kaj eĉ se sukcesas al li tiel ĵongli la vortojn ke la finaĵoj de la verslinioj kunrimu, la ĉiam ripetiĝantaj eluzitaj rimvortoj efikas monotone kaj enuige. La poeto nur kvazaŭ honte aplikas tiajn ŝimajn prarimojn, kiel vento-sento, aŭ fino-knabino.

Prezentas sin do la demando, kiel pliampleksiĝi la Esperantan rimvortaron. Kaj tie, same kiel en la ritmo (pri kiu mi volas disputi sekvontan fojon) oni devas konsideri la naturon de nia lingvo. La vokaloj estas en nia lingvo akre diferencitaj, klare elparolotaj, en la antaŭlasta silabo ankaŭ akcentitaj, en la lasta silabo ili portas la gramatikan karakteron de la vorto, ilia malsameco forte evidentiĝas. Do rjmoj kun vokalmalsameco (precipe uzataj de rusaj samideanoj) — homo-doma, bela-peli, eĉ batali-ĉevaloj — tute ne sentiĝas rimoj.

Restas la konsonantoj. Ili kaŝas sin en la ombro de la forte akcentita vokalo, kaj oni tute ne rimarkas, se ili ne estas la samaj, nur parencoj proksimaj. Kompreneble oni devas aŭi ilin kaj ne vidi, precipe ne serĉi iln persekutante, kun la ruĝa krajono en la mano.

Jen la parencaj konsonantoj:

             b — p      d — t      f — v      g — k
             h — ĥ      l — r      m — n      ĉ — ĝ
             s — z      ŝ — ĵ        c          j

La lastaj du estas solaj, senparencaj.

Ekzemploj: sorĉa-dolĉa, pinta-inda, montri-tondri, kaŝo-balaaĵo, soifa-naiva, ardu nur-maljunul' ktp. Ĉu ili ne bone sonas kune? Kaj pripensu, ke en la versoj ili ne staras unu apud la alia, sed en distanco de pli aŭ malpli longa verslinio.

La asonancoj estas plifortigeblaj per la kunsonoro de la antaŭaj silaboj. La vokaloj i kaj u estas pli penetrantaj, do kun ili la asonanco estas pli perfekta. Per la uzo de tiaj rimedoj tute bone sonas eĉ malpli perfektaj asonancoj, ekz:

Sed baldaŭ ĉesis frosta pluv'
Sunbrilo venis post la nub'.

Jen do, en la asonancoj nova sfero por montri la lertecon de la poeto. Okazo por montri lian artkapablon, guston, ĝustan juĝon. Armilo kontraŭ la mucidaj adasismoj. Kaj eĉ se oni kondamnos min je eterna legado de versrecenzoj mi tamen ekkantas nun decide kaj aŭdace:

Moron ŝanĝi
Vojon tranĉi
Novan en arbar' de rimoj,
Mi vin vokas
Kaj allogas,
Karaj fratoj kaj fratinoj.

Estas sorĉe
Ja se dolĉe
Purerima vers' nin ĉarmas,
Sed ĉu manke,
Malaltrange,
Se ĝin asonancoj garnas?

Tiel do mi!
Eĉ se oni
Volus la orelojn rigli.
Voj' jen antaŭ
Vi, do ankaŭ
Vi orelojn venu tikli!

Sed jen tezo
Por sukceso:
Ne trouzu la "fuŝaĵon"!
La piedo,
Post ireto
Falsa, ĝustan iru paŝon!

Post malgranda
Krim' sonanta
Rim': jen por sukces' la ŝancoj.
Kiel montras,
Se ektondras
Plenakord' post disonancoj.

(K. de K.)

La tekston enkomputiligis Roel Haveman.