Originale aperis en la revuo Literatura Mondo en Oktobro 1922 (p. 20).

La recenzitan libron oni povas elŝuti ĉe eLibrejo.

BIBLIOGRAFIO

VIVO DE ZAMENHOF. Verkita de Edmond Privat. Eldono de la Brita Esperanto Asocio. Libraro Bolingbroke-Mudie.

Supre, sur monto, mi sidas. Ĉirkaŭ mi la unutona elokventeco de la parolanta muteco fabelas pri efektiviĝo de idealistaj revoj. Malsupre, en la valo, etendiĝas grandspace la urbego, ŝaŭme vivanta, kiel giganta formikejo. La dissonanta bruo de la nerva luktado por vivo aŭdiĝas ĥaose per mallaŭta murmuro. Tie la realo per siaj bagatelaj malhelpaĵoj, ĉi tie la sankta harmonio de la naturo regas ĉion.

Dum ĉi-tiuj kontrastaj impresoj legante la verkon, mi ne povas deteni min, ke ne interpretu miajn pensojn per kelkaj linioj, kvankam konciante, ke per tio mi transiras la limojn de simpla recenzo. Sincere konfesante mi eĉ ne intencis fari laŭregulan recenzon, ĉar ĝin ne bezonas la aŭtoro, kiu per sia biografia priskribo rakontas kortuŝe al ni la vivon de Zamenhof. Mirinda verka, kiu respegulas ne sole la vivon de geniulo, al kiu la mondo ŝuldas dankplene, sed ĝi permesas konjekti ankaŭ la internan mondon de la aŭtoro.

Zamenhof kaj Edmond Privat. Jen du nomoj, kiuj frapas mian atenton kaj igas min enprofundiĝi en ĉiujn liniojn dum la legado. La Majstro kaj lia fidela disĉiplo. La dua sekvas la vojon, montritan de la unua kaj per tio li faras la plej belan devon, plenumas la plej idealan taskon por bono de la tuta homaro. Kun sincera riverenco mi klinas la kapon antaŭ ili.

La Majstro, jam mortinta, kun spirito vivanta estas inter ni kaj por funde koni ĉi-tiun animon, la plej homan en la lasta jarcento, la disĉiplo fidela prezentas ĝin al ni per majstra elokventeco en sia verko.

Dum la legado, kantraŭvole aperas antaŭ ni la Majstro, kies karan memoron ni ĉiuj portas en ni. Tiu dolore solena vizaĝo; tiuj trajtoj, klasike mildaj; tiuj okuloj, plenaj de persista boneco, estas senĉese antaŭ ni, dank' al talento admirinda de E. Privat. Li revivigas por momentoj antaŭ ĉiu leganto tiun homon, kies batal' kaj trompiĝo plena vivo estas tragedio, sed samtempe modelo imitinda. La vivo de nia, ĉiame vivanta Majstro, estu tiu fonto, el kiu ni, posteuloj, ĉerpos entuziasmon, persistecon dum horoj de la malespero. La vivo de la fidela disĉiplo estu tiu ekzemplo, kiu klare fidinde pruvas, ke la sekvado de la vojo pliriĉigas nin en spirito, altigas la animojn super la ĉiutagajn bagatelojn kaj akiras por ni, por nia ideo sincerkorajn homfratojn.

Legu ĉi-tiun verkon, kiu estas unu el la plej brilantaj gemoj de nia originala literaturo. Ĝian stilan perfektecon jam garantios la nomo de l'aŭtoro. Li ne bezonas recenzon, nek lia verko. Ĉiu Esperantisto legu kaj sekvu la Majstron!!

(JOBO.)

La tekston enkomputiligis Roel Haveman.