Vivotrajno

Regas prosper', regas mizer'
Flugas la temp', nura efemer'
Vi firmas sen ĝem', provas vivi kun ĝoj'
Tagon post tag', laŭ fiksita voj'

Strebas vi, en plena dediĉ'
Malgraŭ ĉagren', sopir' al feliĉ'
Digna vojaĝ', tra la vivokoŝmar'
Luktas vi plu, laŭ ĉi relopar'

Vi ekkomprenas nun, ke mankas influ'
Nur restas obe' - al flu' kaj al sku'
Kuras la trajn' - gaje pli kaj pli
Lasas vin sen varm' - kaj sen iluzi'

Ne retiriĝas vi, eĉ malgraŭ dolor'
Ho lacegas vi - pro peza prema kor'
Turbulas ĉiu tag', freneza defi'
Eĉ dum proksimiĝas mort', ne velkas ambici'

Vi entrajniĝu tuj, logas vin vivotrajn'
Rekte al cel', al la fina staci'
Vin trafos sukces', vin trafos malgajn'
Sed tion vi eltenu, logas vin vivotrajn'

Se elĵetiĝos vi, el kruda tajfun'
Vin kaptos la solec', vin batos malfortun'
Forflugos viglec', forfluos vivem'
Sed reensaltos vi, ĉe sekva trajnalven'

Senrezignacie - vi kredas pri viv'
Vi fidas al futur' - sen retrospektiv'
Ondas la viv', harmoni' kaj konfuz'
Alternas la korsent', laŭ flus' kaj malflus'

Vi entrajniĝu tuj, logas vin vivotrajn'
Rekte al cel', al la fina staci'
Vin trafos sukces', vin trafos malgajn'
Sed tion vi eltenu, logas vin vivotrajn'

Angla originalo: Get On Board

Teksto: Kris Spitzer

Traduko: Roel Haveman

Por la repertuaro de Kore

Nederlands

Nederlands

English

English

Esperanto

Esperanto