Vivoriske

Pelas aŭton sen hezit'
Hurla bruo, dinamit'
Bola, fuma eŭfori'
Fariĝas via tragedi'
Nur kaprico kaj ne pli
Vivoriska sensaci'

Veturo en ruĝega zon'
Veturo per ŝose-demon'
Panelaj nadloj de motor'
Vin ekscitas ĝis furor'
La odor' de la angor'
Provokas ĝis fatala hor'

Vi iras laŭ vivoŝoseo
Sen trafiklumoj kaj sen paneo
Vojpaga bariero
Ĝin vi evitos
Stulta leĝero - kia leĝero
Leĝero - via leĝero

Turbulas la maŝinfluid'
Frenezas la rapid'
Brua, fajra eŭfori'
Vin trafis trista tragedi'
Kaj post moment' de agoni'
Restas nur rezignaci'

Vi iris transe de la lim'
Kurbiĝo igis vin viktim'
Kuracaj nadloj de doktor'
Vin iritas kun dolor'
La odor' de ĉi dekor'
Vin korpremas ĝis horor'

Vi iras por viv' laŭ ŝoseo
Sirene al malsanulejo
Neevitebla vojpaga bariero
Ĝin vi aliros
Morto-ofero - juna ofero
Ofero - via ofero

Lantas aŭto sen ekscit'
Korpon kaptis nun rigid'
Nun sen vetoj, sen defi'
Dispeciĝis viv' de vi
Sen envi' kaj sen pasi'
Nur restas vanta iluzi'

Vi pensas pri l' nokta malbono
Kruele pagita vetmono
Ĉe la vojpaga bariero
Troe vi pagis
Kruda sufero - kia sufero
Sufero - via sufero

Franca originalo: La vie sur un fil

Teksto: Kris Spitzer

Traduko: Roel Haveman

KD-o: Kia Viv' (Kore, 2000)

Aŭskultu:

MP3 3787 kB, 4:02 (Francio)

MP3 887 kB, 0:55 (fragmento, Francio)

Muzikdosieroj de Vinilkosmo kaj Kore.

Pentraĵo: Bruno Lassale

Nederlands

Nederlands

English

English

Esperanto

Esperanto