Vincent' (Stela, stela nokt')

Stela, stela nokt'
Paletron pentru griz', lazur'
Tag' somera en aŭgur'
Vidante la malhelon en la viv'.
Ombroj sur dekliv',
Arbo skize kun florĉarm',
Farbo brize kun malvarm'
Kolore sur la neĝa tola ter'.

Nun klaras la afer'
Pri via pena komunik'
Kiom serĉis vi por sana psik'
Por ilia liberig'.
Surdadis ili pro la menskaten',
Nun eble ekkompren'.

Stela, stela nokt'
Flama flor' en vigla vent',
Kirla nubo ĉe Vincent'
Rebrilas en glazura okulpar'.
En koloromar',
Kampoj kun sukcena gren',
Kap' ĉizita pro ĉagren'
Mildiĝas sub la mano de tener',

Refreno:

Dum trafis vin senkor'
Via am' ne iris for.
Kiam formortis la esper'
Dum tiu stela, stela nokt',
Vivprenis vi,
Am' estas tia ĉi
Mi povintus montri, Vincent'
Ĉi mondon sen atent' pri iu bela kiel vi.

Stela, stela nokt'
Hal' senhoma kun pentraĵ',
Mur' sennoma kun vizaĝ',
La mondon rigardanta sen forges'
Kion ili faris jes',
Pri ĉifonul' en ĉifonoz',
Arĝenta dorn' de sanga roz'
Tordita sur la virga neĝteren'.

Nun eble ekkompren'
Pri via pena komunik'
Kiom serĉis vi por sana psik'
Por ilia liberig'.
Surdadis ili, ne aŭskultas jam
Ĝi restos ĉiam sam'.

Angla originalo: Vincent (Starry, Starry Night)

Teksto: Don McClean

Traduko: Roel Haveman

Vincent' dum mallonga tempo apartenis al la repertuaro de Akordo. Nuntempe ili ne plu kantas ĉi tiun kanton, pro manko de taŭga kvarvoĉa muzikaranĝo.

"Starry Night" de Vincent van Gogh

Nederlands

Nederlands

English

English

Esperanto

Esperanto