Todora sonĝas

Tie ripozis Todora, bela Todora, Todora
Sub olivujo ŝi dormis, bela Todora, Todora

Vento ekblovis de l' montoj, bela Todora, Todora
Kiu deŝiris branĉeton, bela Todora, Todora
Tion Todora rimarkis, bela Todora, Todora

Nun furioze ŝi diris, bela Todora, Todora
Kion, fivento, vi faris?, bela Todora, Todora
Ĝuste nun blovi kruelas, bela Todora, Todora

Mi sonĝis dolĉe agrable, bela Todora, Todora
Pri la amato unua, bela Todora, Todora
Kiu bukedon da floroj kaj oran ringon alportis.

Bulgara originalo: Полегнала е Тодора (Polegnala e Todora)

Teksto: Tradicia

Traduko: Roel Haveman

Por la repertuaro de Akordo

Nederlands

Nederlands

English

English

Esperanto

Esperanto