La testo

Troviĝas tie ĉi
Fiksa formul'
Skribita sur foli'
Legebla en okul'
Ridet' kompatas tre
Diranta jes aŭ ne

Dubas person'
Certas la mond'

En la decida hor'
Funda esplor'
Kaŝas la kovert'
Timigas la malcert'
Sole kun la fat'
La man' sur rezultat'

Dubas person'
Certas la mond'

Pri ĉiu preventil'
Mi fajfis kun facil'
Kaj ĉiu am-afer'
Fridis nur sen tener'
Ho, oftis pasa ĝu'
En tempoj de detru'

Dubas person'
Certas la mond'

Ankoraŭ eta streĉ'
Ĝis bedaŭr' kaj senkonsciec'
Akompanos min
Dum rivela kulmin'
Malvenkos ĉi demon'
Viruso sen pardon'

Dubas la mond'
Certas person'

Troviĝas tie ĉi
Fiksa formul'
Skribita sur foli'
Mi legis kun skrupul'
Ridet' pro senpeziĝ'
Aŭ vivo sen feliĉ'

Dubas person'
Certas la mond'

Franca originalo: Very Test

Teksto: Kris Spitzer

Traduko: Roel Haveman

KD-o: Kia Viv' (Kore, 2000)

Aŭskultu:

MP3 846 kB, 0:53 (fragmento, Francio)

Muzikdosiero de Kore.

Pentraĵo: Bruno Lassale

Nederlands

Nederlands

English

English

Esperanto

Esperanto