Testamento

Al abstinenc' postlasu penton
Kaj al racio turbulenton
Postlasu al pase' stabilon
Kaj al futuro maltrankvilon

Sagac' heredu la aŭdacon
Kaj malforto karapacon
Al vero lasu hipokriton
Kaj al bonvolo timheziton

Fier' heredu de malgajn'
Graci' heredu ĉion ajn
Vi, pacienc', elteni povos
Vi, eternec', momenton trovos

Ha, ha, testamentu
Ha, ha, testamentu
Ha, ha, testamentu
Al vi mi testamentu

Naivo havu la komprenon
Kaj torturado abomenon
Ho urĝo, vin kviet' protektu
La pac' armilojn nun elektu

Al risk' postlasu junon, pasion
Al oldo la privilegion
Al amoro multan bonon
Sed al bonŝanco ne vetmonon

Fier' heredu de malgajn'
Graci' heredu ĉion ajn
Vi, pacienc', elteni povos
Vi, eternec', momenton trovos

Ha, ha, testamentu
Ha, ha, testamentu
Ha, ha, testamentu
Al vi mi testamentu

Franca originalo: Testament

Teksto: Kris Spitzer

Traduko: Roel Haveman

Por la repertuaro de Kore

Nederlands

Nederlands

English

English

Esperanto

Esperanto