La tero

Ĉi-lande sorĉas min magi',
Ĉirkaŭas miloj da amikoj,
Kara soci',
Sur sola kosma sfer', la Ter',
Kia graci'.
Sed krevos ĉiu terpolver',
Jen degener'.
Zorgoj pri ĝi,
Zorgoj pri si.

La uzurpantoj fuĝis for,
Prauloj fuŝis antaŭ ni,
Balais tro sen saĝ'.
Do nun sterilas la pejzaĝ'.
Domaĝ'.
Miras plu Alic',
Dum ĝire ŝparas Maŭric'.

Aperis viro kun sincer'
Je televid' kun ĉi decid':
Sub lia gvid' kun profit'
Prosperos nia afer'.
Kaj daŭros la ag' de ĉiu tag',
Laca maĉ' de la kaĉ', en la fotel', spirita vak'.
Sen ajna pen',
Sen ajna ĝen'.

Por ke neniu ĝenu nin
Ĉe manĝrutin',
Li lokis antaŭ nia pord'
Kaskulojn, do en ord',
Trankvila sort'.
Ĉar miru plu Alic',
Kaj ĝire ŝparu Maŭric'.

Ŝanĝiĝis nia perspektiv',
Ciferoj gravas en viv',
Biletojn ĉasu sen ĉes'
Kaj hamstru nun por sukces'.
Jes, eĉ por neni',
Rentumo sen risk',
Sen tropag' al fisk'.

Ĉi-lande sorĉas min magi',
Ĉirkaŭas miloj da amikoj,
Kara soci',
Sur sola kosma sfer', la Ter'.

Franca originalo: La terre

Teksto: N.A.T.

Traduko: Roel Haveman

KD-o: Kompil' Volumo 2 (Vinilkosmo, 1996)

Aŭskultu:

MP3 409 kB, 0:59 (fragmento, Nederlando)

Muzikdosiero de Tekstoj.

Nederlands

Nederlands

English

English

Esperanto

Esperanto