Telefone

La enkonduka vort'
Ŝanĝiĝas ne,
Tra la aŭdil'
Aŭdiĝas ĝi.
Surdiga voĉ', korŝira dram'
Alvokis min vundita am'

Vekiĝo kun surpriz'
Aŭdiĝas plor'
Ĉu estas kriz'
En nokta hor'?
Ho, ĉesu plori ĉi knabin'
Alvokis ŝi - sen prezenti sin
(Sed kion faris mi?)

Ĉu via malbonfart'
Estas pro mi, aŭ pro hazard'?
Mi povas nur aŭskulti vin
Mi tute mutas pro fascin'

Restadas la malbon'
Ŝanĝiĝas ne.
Tra singultad'
Aŭdiĝas ŝi.
En nokta krio, akras dram'
Alvokas nun vundita am'

Ĉi tute vekis min
Per ĉi parolad'
Sen celo, sen destin'
En tre konfuza stat'
Nu, kie vi troviĝas nun?
Ja mi ne vidas pro malsun'!
(Ankoraŭ ŝercas mi)

Ĉu via malbonfart'
Estas pro mi, aŭ pro hazard'?
Mi povas nur aŭskulti vin
Sen ofert' de medicin'

Momenton - sonas telefon'

Saluton! Mi ne aŭdas, multe pli laŭte!
Ne, mi ne scias! Ne, mi ne vidas!
Verŝajne ne!
Jes, estas tro malfrue. Ĝis!

Ĉu via malbonfart'
Estas pro mi, aŭ pro hazard'?
Mi povas nur aŭskulti vin
Aŭdilon tenas mi ĝis fin'

Franca originalo: Phone

Teksto: Kris Spitzer

Traduko: Roel Haveman

Por la repertuaro de Kore

Nederlands

Nederlands

English

English

Esperanto

Esperanto