Sunobriloj

Rekantaĵo:

Sunobriloj igas inojn amoplenaj,
Sunobriloj igas inojn ĝojmienaj.
Ho sun'! Grandas mia kor'!
Do al inoj tiru min amor'.

Sed kio ĉe l' aŭror'
Min vekas je l' sepa hor'?
Pro brilo de radi'
Mi ekĉesis sonĝi pli.
Mi ellitiĝis kaj iris al la kurteno.
Jen! Vidu la sunon: revenis ĝi en ĉi maten'.
Dum tre longa tempo sopiris ni ĝin,
Kaj ion en la sango kirle movadas suninklin'.

Mi krias sur la strato
Pri tiu ĉi konstato.
Vekiĝu mia frat'!
Frido cedis al sunstato.
Sonu sirenoj, ĉiu ŝip' en komuno
Por diri ĉiujn nun, ke reinvitas nin la suno.

Hej, Sinjoro Paŭl'!
Tuj regalu per festen'!
Urbanoj iras ĉie
Kvazaŭ estus filma scen'.
Trankvilu, kolego, vi ne iĝu psikopat';
Se plaĉas vin ĝenad'
Iĝu vi soldat'.

Ne ŝirmas la ombro
Impetas la varm',
Ĉieas knabinoj
Kiel mevoj en svarm'.
De la monto ĝis la mar'
Ni ludas kaj ĝuas
Ĝis iu knabinet'
Jam ne plu menstruas.

Regeo, flugu!
Flugu kiel abelo!
Al mia fraŭlino,
Flugu ĝis la orelo
Por diri pri la suno, ke ĝi jam atendas ŝin;
Ke kanti por ŝi ja estas mia vivdestin'.

Okcitana originalo: Solelhadís

Teksto: François Ridel

Traduko: Roel Haveman

KD-o: Kompil' Volumo 2 (Vinilkosmo, 1996)

Aŭskultu:

MP3 490 kB, 1:11 (fragmento, Nederlando)

Muzikdosiero de Tekstoj.

Nederlands

Nederlands

English

English

Esperanto

Esperanto