Son' silenta

Kara nokto, venis mi
Por paroli plu kun vi
Ĉar vizio bildojn formis,
Lasis semojn dum mi dormis.
Kaj la vizio,
Enplantita en la kor'
Ne iras for
De la son' silenta.

Ensonĝe solas la anim'
Dum vagas mi sur ŝtonpavim'
Ĉe bril' de stratlanterna aŭreol'
Mi froste ŝovas jakon al la kol'
Dum l' okulojn
Trafpikas neona fulm'
Tra la mallum',
Tra la son' silenta

En nuda lumo vidas mi
Dek mil homojn, eble pli.
Dum parolo diro mankas.
Dum aŭdad' aŭskulto haltas.
Iliajn versojn
Voĉoj certe kantos ne,
Kuraĝas ne
Pro la son' silenta.

"Stultuloj, vi ne scias ke
Silent' kancere kreskas se
Miajn manojn vi neglektas,
Miajn vortojn ne respektas."
Sed forfluas
Silente mia vort',
Hm hm hm hm,
Drona sort'
Silenta

Klino, preĝo, eŭfori'
Por memkreita neondi'.
La signo fulmas nun averton
Per vortoj kiuj spiras certon
Kaj ĝi diras ke
La vortojn profetajn
Vi trovos sur metroa mur'
Kun flustro nur
Kie la son' silentas

Angla originalo: Sound Of Silence

Teksto: Paul Simon

Traduko: Roel Haveman

Por la repertuaro de Akordo

 

Jen unu el la plej konataj kantoj de Simon kaj Garfunkel. Ĝi estas unu el la unuaj kantoj kiujn mi Esperantigis. Ĝi aperis en la kantaro de la IJK en Kerkrade (Nederlando, 1989). Dum tiu renkontiĝo mi unuafoje aŭdis gitarantajn gajulojn kanti 'miajn' vortojn, kaj mi ekentuziasmis pri la tradukado de kantoj.

Nederlands

Nederlands

English

English

Esperanto

Esperanto