Silentas Amsterdam’

Silentas Amsterdam’,
La homoj endormiĝis.
La aŭtoj kaj bicikloj
Senvivas antaŭ domoj.
La stratoj ŝajne nun
Taŭgas nur por la homoj
Kiel mi,
Soluloj, kiuj for de ĉiu,
Libere kantas kaj parolas al neniu,
Libere kantas laŭ belaj notoj
Ĉar la aŭtoj kaj bicikloj
Senvivas antaŭ domoj,
Ĉar la homoj endormiĝis.
Silentegas Amsterdam’,
Kaj ĝojas mi, ke mi iras sen kompan’

Silentas Amsterdam’,
La homoj endormiĝis.
Mi fumas iomete
Kaj staras sur ponto
Pensante pri mi mem
Pensante pri estonto
Mi sekvas la nubojn
Kun forta timo
Ke restos mi
Kun soleco en animo
Ke vagante tra la urbo
Mi feliĉon daŭre ĉasos
Ke mi alkutimiĝu
Ke neniam tio pasos
Dum la homoj endormiĝis.
Silentegas Amsterdam’,
Finfine mi sopiras – iri kun kompan’

Nederlanda originalo: ’t Is stil in Amsterdam

Teksto: Ramses Shaffy

Traduko: Roel Haveman

Kanto por la repertuaro de Finjo

Nederlands

Nederlands

English

English

Esperanto

Esperanto