Solas mi

Solas mi, sen vi
Sen via akompan'
Sole vagas mi de nia lago
Foras idili'

Solas mi, sen vi
Sen via akompan'
Sole vagas mi de nia idili'

Harmoni' por ni du
La harmoni' por ni du
Nia pasa amo foras velke
De la nuno plu

Harmoni' por ni du
La harmoni' por ni du
Nia pasa amo foras jam de ni

Solas mi, sen vi
Sen via akompan'
Sole vagas mi de nia lago
Foras idili'

Solas mi, sen vi
Sen via akompan'
Sole vagas mi de nia idili'

Harmoni' por ni du
La harmoni' por ni du
Nia pasa amo foras velke
De la nuno plu

Harmoni' por ni du
La harmoni' por ni du
Nia pasa amo foras jam de ni

Ne kara, ne kara, solas mi kaj solas vi do
Ne kara, ne kara, solas mi kaj vi
Ne kara, ne kara, solas mi kaj solas vi do
Ne kara, ne kara, solas mi kaj solas vi

Solas mi, sen vi
Sen via akompan'
Sole vagas mi de nia idili'

Ne kara, ne kara, solas mi kaj solas vi do
Ne kara, ne kara, solas mi kaj vi
Ne kara, ne kara, solas mi kaj solas vi do
Ne kara, ne kara, solas mi kaj solas vi

Fantazia originalo: Sanomi

Teksto: Urban Trad

Traduko: Roel Haveman

Urban Trad preskaŭ gajnis la Eŭropan Kantkonkurson en 2003 per fantazilingva kanto. La 14-an de septembro 2003 koruso de la Belga Esperantoklubo "La Konko" pruvis en bela prezento, ke Sanomi estas ankaŭ kantebla en Esperanto. La publiko entuziasme kunkantis la ĉi-apudan tekston, kiun oni metis sur panelojn. (Bonŝance la teksto estas tute sensupersigna!)

Nederlands

Nederlands

English

English

Esperanto

Esperanto