Sami

Sami, levu vian kapon
Ne atendu novan frapon
Ne plu serĉu la eskapon
Sami, levu kapon,
Sami sen vivcel’.
Hej, Sami, ĝoju plej, Sami,
Pri la bluo de ĉiel’

Sami, ĉesu via timo
Ne rigardu al pavimo
Nun forgesu pri deprimo
Sami, la viktimo,
Sami, sen fortun’.
Hej, Sami, ĝoju plej, Sami,
Eĉ se pluvas en aŭtun’

Sami, stumbla, stumbla Sami
Hej, Sami, grumbla, grumbla Sami
Sen amika rond’
Surdas pri respond’
Kaj plendas pri kruela mond’

Sami volas vagi sole
Li elektis libervole
Volas vivi nur izole
Sami, senkonsole
Sami, troa pun’
Hej, Sami, ĝoju plej, Sami,
Al vi ridas nun la lun’

Sami estas hom-evita
Sed sin sentas forlasita.
Tro doloras viv’ ermita
Sami, senmerita
Sami, sen fortun’
Hej, Sami, ĝoju plej, Sami,
Eĉ se pluvas en aŭtun’

Sami, stumbla, stumbla Sami
Hej, Sami, grumbla, grumbla Sami
Sen amika rond’
Surdas pri respond’
Kaj plendas pri kruela mond’

Sami venku apation
Kaj ne timu la socion
Ne evitu fari ion
Sami, do ne ĉion
Sami, timu vi
Hej, Sami, ĝoju plej, Sami,
Jen la horo de defi’

Sami tra la noktoj iras
Al miraklo li sopiras
Ĉu malvarmo vin inspiras
Sami, vi korŝiras
Sami, en obstin’
Hej, Sami, ĝoju plej, Sami,
Ies amo gardas vin.

Nederlanda originalo: Sammy

Teksto: Ramses Shaffy

Traduko: Roel Haveman

Kanto por la repertuaro de Finjo

Nederlands

Nederlands

English

English

Esperanto

Esperanto