Rememoroj

Rememor': ĝi dronas en silenta am'
Vortoj mankas, frazoj foras
Sed restas la momentoj
Kun dolorantaj sentoj
Pro amato foririnta pro ĉiam'

Rememor' pri adiaŭoj kun tenero
Vualo silka kovre sur sufero
La karaj postrestoj de dolĉa parfumo
Plenigas vakuon per varma brakumo

Tuj! Liberigu vin, atendas nova vivo
Jen ĝi! Invitas tenta perspektivo
Iru reen al la puro
Al infano, al plezuro
Al varma bildo de sekuro

Rememor' pri temp' fluanta jam ne plu
Falas kurten' kaj lumoj brilas kun enu'
Sopiro al tenera sceno
Flustroj kun sereno
Sed la vivon ĉasos en la fino nur ĉagreno

La teatraĵ' finiĝis
Sen ankoraŭ lumoj iom postbriletas
Frosto enkorpiĝas lante
Anim' ne plu obĵetas
Perdiĝas via viv-sekur'
Ne eviteblas la aŭgur'
Lasu ĉion nur
Lasu ĉion nur

Tuj! Liberigu vin, atendas nova vivo
Jen ĝi! Invitas tenta perspektivo
Iru reen al la puro
Al infano, al plezuro
Al varma bildo de sekuro

Rememor': ĝi ekis sen ceremonio
Vojaĝis senrevene al nenio
Sur silenta stratpavimo
Liberiĝis la animo
Senkatene preter korpa limo

Montru la vojon por vidi vin
Diru ĉu vi fartas bone nun
Ne foru, ni suferas morn-silenton
Do montru ke nenio indas priatenton
Ke ni iru al la puro
Al infano, al plezuro
Al varmaj revoj pri sekuro

Franca originalo: Souvenirs

Teksto: Kris Spitzer

Traduko: Roel Haveman

Por la repertuaro de Kore

Nederlands

Nederlands

English

English

Esperanto

Esperanto