Postlasu monon

Postlasu monon,
Donu monon,
Monon

Sole vivas vi en kaĝ'
Fine de la viv-vojaĝ'
Formetis vin la famili'
Nun elĉerpiĝis energi'
Tute klaras diagnoz'
Senilec' estas prognoz'
Fakturiĝas priatent'
Do ne necesas kulposent'

Sole vivas vi en kaĝ'
Sen respekt' pri via aĝ'
Cirkulas malsan-atestil'
Disputoj viglas mil kaj mil
Malutilas kontraŭdir'
Ĝi atribuas al konspir'
Famili' mistraktas vin
Ĝis venos via vivofin'

Kaptiĝis vi en truda viv-struktur'
Ĉirkaŭas vin ŝakalo kaj vultur'
Kverele en misgusta mort-konkur'
Kaptiĝis vi viktime en koŝmar'
Kun sanga karnoŝira fi-avar'
Sopiras ili nur al mort-deklar'

Sole vivas vi en kaĝ'
Forfluas via viv-kuraĝ'
Finiĝis via vivo-rol'
Ne plu indas ekparol'
La viaj ne aŭskultas plu
Al la doloro kaj enu'
Klaras do ilia cel'
Vi cedas antaŭ la kverel'

Sole vivas vi en kaĝ'
La preman vivon de ostaĝ'
Nur por via propra bon'
Jen senkulpiga misrezon'
Havaĵoj dividiĝas jam
La cel' de l' familia am'
La mond' ŝteliĝis for de vi
Jen kiel deca legaci'

Franca originalo: Leave Your Money

Teksto: Kris Spitzer

Traduko: Roel Haveman

Por la repertuaro de Kore

Nederlands

Nederlands

English

English

Esperanto

Esperanto