Patrino

Nia font' estas dezir' de patrino
Troa, fora, manka em', sufoka prem'
Sed restas ekster dub' la klara fakto:
Nia font' estas am' de patrin'

Kaj jam ĉe la unua vid'
Vastega en la neniec'
Necesis tuj la sinofer'
Por nin elpuŝi en la mondon
Ankoraŭ nun ŝancelas nin
Hejmsopir' al tiu nest'
Eĉ kvankam ni forpelas ĝin
Per parolad' kaj vira pompo

Nia font' estas dezir' de patrino
Sokle ŝi staras, jen nia deven'
Plej unua hejm' de l' juneco
Plukanta de l' sin' la kalikon

Ekde nia ekserĉ' al fortun'
Altiris nur ĉi vivtrezor'
Sed marist' senmaras nun
Li saŭdadas pri memor'
Eĉ se feblis ŝi aŭ ĝenis nin
Egalas viv' al ŝia nom'
Por infan' kun mank' de patrin'
Ŝi estas lumo de l' aŭror'
Ŝi estas lumo de l' aŭror'

Nia font' estas dezir' de patrino
Sed venos tag', ke ŝi forlasos nin
Iros al vastec' de l' ocean'
Lasante post si eternan malplenecon

Sed mankos blanko de lili'
Ĉe kiu danke venus plor'
Kaj ŝi, radiko de tili'
Mortos ne, sed ŝi restos for
Ŝi iĝos mia kolocint'
Eglanteri' aŭ kolombet'
Freŝa ros' de ritornel'
Kaŝa rado de la silent'
Kaj fekunda tero nun
Patrinece ĝi lulos ŝin
Do plantos mi imagon nur
Jen la bild', mia pord' al ĉiel'
Jen la bild', mia pord' al ĉiel'

Nia font' estas dezir' de patrino
Troa, fora, manka em', sufoka prem'
Sed restas ekster dub' la klara fakto:
Nia font' estas am' de patrin'

Franca originalo: Mamans (akordoj)

Teksto: Morice Benin

Traduko: Roel Haveman

KD-o: In-spir' (Morice Benin, 2002)

Nederlands

Nederlands

English

English

Esperanto

Esperanto