La ŝmink' distingas vin
Malplaĉas nokt-rutin'
Trivita ag', kontanta pag', fridas ĉi imag'
Senmove frostas ŝi
Detruas la medi'
Ho, tima bezon' de aĉa mon' sen glora kron'
Pro pelta vest-abund'
Kovriĝas ĉiu vund'
Ĉi urb-kvartal' estas vual' por viv-batal'
En nokt' forvagis vi
De via famili'
Ŝajniga fot', tro dolĉa not', mesaĝo el la kot'
[Refreno:]
Sinjoro! Estiĝas tragedi'
Sinjoro! Vi agas sen konsci'
Vi pagas por ĉi amor'
Vi pagas kaj iras for - Pasanta pasi'
Ridetas vi ne plu
Pro iluzi-detru'
Kruda okul' kaj ĉarma tul' - Vivo-vaku'
Da sentoj restas nul
Dum tiu ago de la ĝu'
Sen parol' pri naŭza sent' - Pasanta pasi'
[Refreno]
Linĉita am', ploriga dram'
Pasanta pasi', glacias vi
Kruela nokt' - fragila knabin'
Vi volas for de tie ĉi
Sed Liza nur suferos pli
[Refrenoj]
Franca originalo: Amour éphémère
Teksto: Kris Spitzer
Traduko: Roel Haveman
KD-o: Kia Viv' (Kore, 2000)
846 kB, 0:53 (fragmento, Francio)
Muzikdosieroj de MusicExpress, Esperantorama, Vinilkosmo kaj Kore.
Pentraĵo: Bruno Lassale