Pagas mi

Neperfektas miaj faroj
Neperfektas lingvosci’
Tio min ne plu ĉagrenas
En silent’, pagas mi, per paco

Tro malgrandas universo
Tro malgrandas fantazi’
Tio min nun ne plu limigas
En silent’, pagas mi, per paco

Do sen tim’ pri fatalo
Elteniĝu la batalo
Elteniĝu la turment’
En silent’, en paco

Do malfermu la pordegojn
Kaj vojaĝu al la lum’
Mi eltenos sen lament’
En silent’, en paco

Neperfektas miaj faroj
Neperfektas lingvosci’
Tio min ne plu ĉagrenas
En silent’, pagas mi, per paco

Nederlanda originalo: Ik betaal

Teksto: Ramses Shaffy

Traduko: Roel Haveman

Kanto por la repertuaro de Finjo

Nederlands

Nederlands

English

English

Esperanto

Esperanto