Nur

Nur iome ardu kor' ĉe ni
Sonu ĝoja hor' ĉe ni
Kaj ĉesu nia frida stil'
De funebra sonoril'

Nur imagu birdojn en somer'
Disfluge, svarme en aer'
En niaj koroj en maĵor'
Reeĥu la hirunda ĥor'

Nur ekbrilu la inspir', miel'
El suno fluu por abel'
En ĉies kapo, sen minac'
Malgraŭ grinco kaj grimac'

Nur leviĝu eta ĝema larm'
Radiu cindroluma varm'
Intense pulsu vivfascin'
Kaj nin inundu nova vin'

Nur bloviĝu signo en la vent'
Mesaĝbotelo en torent'
Neniam velkos la influ'
De trema fajr', susura bru'

Nur iome ardu kor' ĉe ni
Sonu ĝoja hor' ĉe ni
Kaj ĉesu nia frida stil'
De funebra sonoril'

Franca originalo: Juste (akordoj)

Teksto: Jean Vasca

Traduko: Roel Haveman

KD-o: In-spir' (Morice Benin, 2002)

Nederlands

Nederlands

English

English

Esperanto

Esperanto