Mizero

Gaje gajis mi en florĝarden'
Kaj flaris florbukedon
Sed rompiĝis mia krur'
Pro fal' en rozobedon
Ĝemis mi
Tremis mi
Floroj ĉe la sino
Sed pli grandus malfeliĉ'
Estus mi edzino
Ĉar kruelis la fianĉ'
Li nur miskondutus
Pelus la amikojn for
Pugnobatus, knutus
Sed nun mi, dank' al Di',
Vivas sen danĝero
Preferindas kruroromp'
Al geedz-infero

Hungara originalo: kanto el Magyar Nepzene

Teksto: Zoltán Kodály

Traduko: Roel Haveman (el la angla versio "Adversity")

Por la repertuaro de Akordo

Nederlands

Nederlands

English

English

Esperanto

Esperanto