Lante

Lante, firme, ne remu for,
Lante, vi remu laŭ la plaĝ',
Tiel, tiel, ne remu for,
Ne fore vi remu laŭ la plaĝ'.

Cepoj blankas, cepoj ruĝas,
Cepoj kreskas tiel for,
Ŝipestra ŝtono ruĝas,
Kroĉas fiŝon tiel for.

Fiŝo Bubara kaptiĝis per hok',
Kompatinde, bedaŭrinde, mortis, ve,
Kompatinda korpo, ve,
Fiŝo Bubara kaptiĝis per hok'.

Malaja originalo: Lembe Lembe

Teksto: Tradicia

Traduko: Roel Haveman

Por la repertuaro de Akordo

Nederlands

Nederlands

English

English

Esperanto

Esperanto