Kiel birdo

Nura ĉagren'
Por Karlo la scen'
Tago post tago la sam'
Nun venis la hor'
Por vivi laŭ kor'
Eskapi de ĉi labor'.
Sed diris la cef':
"Tuj finiĝu la rev',
Forgesu la kapricojn
Ĉar vokas dev'.
Ĝenas min la pretendoj de vi,
Balau la plankon
De l' Trinkej' Idili'"

Refreno:
Do kara
Kiel birdo flugu for
Flugu for, tiel for
Kiel eta birdo flugu for
Flugu for, tiel for
Trovu nun kuraĝon
Por ekhavi avantaĝon
En libero vi vivu!

Vespere solas li nun
En hotela kaĝ'
Planojn ŝpinante por si
Pri la ekvojaĝ'
Nur por esti tiel, tiel for
Fuĝi volas li
De la senglor'

Sen perspektiv'
Sin trenis la viv'
Morna jam ekde junec'
Jamas la hor'
Por vivi laŭ kor'
Ĉar nun favoras la temp'
Sed diris la ĉef':
"Vi nur fantazias
La ambici' nenias,
Fiaskos certe vi!
Karlo vin hantas nur iluzi'
Vi sentu vin hejme
Ĉe l' Trinkej' Idili'"

Angla originalo: Spread Your Wings

Teksto: John Deacon (Queen)

Traduko: Roel Haveman

Por la repertuaro de Akordo

Nederlands

Nederlands

English

English

Esperanto

Esperanto