Ĵaluzo

Frenez', jen via viv-dediĉ'
Trempadi min en malfeliĉ,
Ĉar vi nestas nun en mi
Vekiĝis la envi'

Impulse kiel best' en kaĝ'
Mi pleniĝas per sovaĝ'
Sen amikemo en spirit'
Tuj formortas la konfid'

Frenez', vi estas daŭra ĝen'
Plenigas min per la venen'
Mia mem' ne restas sam'
Vi haltu - troas jam

Frenez', vi trapenetris min
Vundiĝis koro kaj anim'
Mia viv' en via man'
Ĉu kuraceblas ĉi malsan'?

Vi, ĵaluz' - naskiĝis de fantom'
Vi, ĵaluz' - patrino de malbon'
Vi, ĵaluz' - la floro de demon'
Vi, ĵaluz' - forfluu via nom'

El via aĉa toksa font'
Kreiĝas hipokrita mond'
Vi estas kaŭzo de l' simptom'
Elŝprucu - via vom'

Frenez', ĉi malfeliĉa sort'
Estas signo de malfort'
Ja estas ama energi'
Por deturni min de vi

Frenez', vi estas daŭra ĝen'
Plenigas min per la venen'
Mia mem' ne restas sam'
Vi haltu - troas jam

Vi, ĵaluz' - naskiĝis de fantom'
Vi, ĵaluz' - patrino de malbon'
Vi, ĵaluz' - la floro de demon'
Vi, ĵaluz' - forfluu via nom'

Franca originalo: Jalousie

Teksto: Kris Spitzer

Traduko: Roel Haveman

KD-o: Kia Viv' (Kore, 2000)

Aŭskultu:

MP3 865 kB, 0:54 (fragmento, Francio)

Muzikdosiero de Kore.

Pentraĵo: Bruno Lassale

Nederlands

Nederlands

English

English

Esperanto

Esperanto