In-spir'

Unue ne perdiĝu, unue ekkomprenu
Ni eraris longan tempon anonime, en multec'
En abomena tempoflu', ofte kun terura tim'
Svarmis la insidoj laŭ la voj', premis malesper'
Tute ne-antaŭvidite trafis nin tiu aĉa embusk'

Sed leviĝas son', kiu kreskas jam, sereniga voĉ'
Urĝas, ke vi iru plu,
Ke vi dediĉu vin al la fekunda voj'
Neniam tardas tro:
Jen la in', jen la spir', jen la... in-spir'!

Vi estas hom' kun vivinspir'
Aŭroro ekprilumas vin
Vin ĉirkaŭas energi'
Ekaperanta sub la vund'... inspir'!
Pri ĉio sur la vivovoj'
Silentas vi en dolĉa mir'
Kiam krevas febla branĉ'
Jen riĉe verva vivdezir'... inspir'

Ŝi estas muzo en solec'
Spegulon turnis ĉi virin'
Observis kaŝe ĉe l' fontan'
Vi preskaŭ ne rimarkis ŝin
Sed estis kiel rendevu'
Ĝin antaŭ longe en sopir'
Aranĝis vi ja kun vi mem
Frenez-kuraĝa pluen-ir'... inspir'!

Sed via voj' turmentas vin
Lacige pezas la krepusk'
Sed venis hor' por vadi plu
La mondon ŝanĝi povas vi... inspir'
Ekspluateblus vivofort'
Sed vi ne estas komercist'
La stelopluv' estas donac'
Por kiuj vojas pluen kun... inspir'

Kaj tiu muzo en solec'
Virinas plu kaj plu sen ĉes'
Kaj kiel fonto en dezert'
Memorojn refreŝigas ŝi
Ĝis venas sekva pilgrimant'
Perdinta ĉion kiel vi
Sed lasu ŝin ĉe ŝia font'
Ŝi restu ĉe la propra am'
Inspir'... Inspir'... Inspir'... Inspir'!

Franca originalo: Vie-Vent (kun akordoj)

Teksto: Morice Benin

Traduko: Roel Haveman

KD-o: In-spir' (Morice Benin, 2002)

Aŭskultu:

MP3 2744 kB, 2:55 (Brazilo)

MP3 MP3 799 kB, 0:49 (fragmento, Francio)

MP3 500 kB, 0:35 (fragmento, Francio)

Muzikdosieroj de MusicExpress, Vinilkosmo, Esperantorama kaj Morice Benin.

 

Vidu la 17-an tarokan Arkanon...
Ŝi estas bona: Ino-fonto, in-spira stelo...

Nederlands

Nederlands

English

English

Esperanto

Esperanto