Sen telepatia senso
Jam senteblas la intenso
Ĉe unu rigardo,
Finiĝas kun ardo
La dub' en mi.
Antaŭdiri mi ne emas
Sed limigoj ne plu premas
Kaj eĉ mi konfesus
Ke forte impresus
Kunest' de ni.
Ĉu pro influo de naiv'
Mi strange emas strebi al kunviv'
Ĉiama!
Mi tre feliĉus kun vi,
Se vi tre feliĉus kun mi;
Pri vivkondiĉoj ne estu kverel'
Ho bagatel':
Kuneco estas cel'.
Ĉiela blu' tia ĉi
Ĝi povus griziĝi por ni;
Sed tamen: mi tre feliĉus kun vi,
Karega,
Se vi tre feliĉus kun mi!
Angla originalo: I Could Be Happy With You
Teksto: Sandy Wilson
Traduko: Roel Haveman
Por la repertuaro de f-ino Emily Barlaston