Vi ĉiuj estu gajaj nun

Vi ĉiuj estu gajaj nun, ne regu malesper',
Ĉar Jesu-Kristo la Savant' alvenis sur la ter'
Por savi nin de la Satan', la vojo de malver'.

Mesaĝo kun ĝoja novaĵ', ĝoja novaĵ'
Mesaĝo kun ĝoja novaĵ'.

Al la paŝtistoj en kampar' aperis la anĝel'.
Rakontis li pri la novaĵ' de l' Patro el ĉiel':
Naskiĝis ĵus en Bet-Leĥem' la Reĝ' de Izrael'.

Mesaĝo kun ĝoja novaĵ', ĝoja novaĵ'
Mesaĝo kun ĝoja novaĵ'.

Paŝtistoj jam ne timis plu, trankvilis en la kor',
La gregon lasis en tempest' kaj ĝoje iris for,
Al Bet-Leĥemo sen prokrast', al filo de Sinjor'.

Mesaĝo kun ĝoja novaĵ', ĝoja novaĵ'
Mesaĝo kun ĝoja novaĵ'.

Ĉar Dio savis ĉiujn nin, per sendo de infan',
Nun regu amo kaj fratec', ni kantu man' en man'.
Pro la novaĵo de Kristnask' ĝojegu vi, Kristan'!

Mesaĝo kun ĝoja novaĵ', ĝoja novaĵ'
Mesaĝo kun ĝoja novaĵ'.

Angla originalo: God Rest You Merry, Gentlemen

Teksto: Tradicia

Traduko: Roel Haveman

Por la kristnaska repertuaro de Akordo

Nederlands

Nederlands

English

English

Esperanto

Esperanto