En la ŝtormo

Via ŝip’ en la ŝtorm’
Ŝipan’, ŝipan’
Tiu ŝtorm’ portos vin al la ocean’
Ĉar tro grandas impet’
Por malforta ŝipet’
Pro la temp’ la tempest’ ripozos

En la kap’ blovas ŝtorm’
Ŝipan’, ŝipan’
Tiu ŝtorm’ portos vin laŭ mistera plan’
Nun do ĉesu rezist’
Kontraŭ la trist’:
Pro la temp’ la tempest’ ripozos

Ĉar la klif’ foriras ne
Kaj la vent’ foriras ne
La ŝip’, kliniĝas tre
Ĉar la ŝtorm’ finiĝas ne
La kruel’, la danĝer’ kaj la tim’ aŭdiĝas ne
Helpkri’ aŭdiĝas ne
Velu for de la pase’

En la kor’ blovas ŝtorm’
Ŝipan’, ŝipan’
Tiu ŝtorm’ portos vin al la ocean’
Levu ankron sen tim’
Iĝi viktim’:
Pro la temp’ la tempest’ ripozos

Nederlanda originalo: Als ’t stormt

Teksto: Ramses Shaffy

Traduko: Roel Haveman

Kanto por la repertuaro de Finjo

Nederlands

Nederlands

English

English

Esperanto

Esperanto