Drag Queen

Veras ja, mi flugas for
Kiam eknoktas la dekor'
Salut' al tag' pro urĝa bezon'
Beliĝu mia korpfason'

Veras ja, dum izolec'
Ne ridas la nokt' pri mia spec'
Turmentas tiu helo de ĉiu tag'
La nokto estas nura blag'

Hmm veras ja, jen la nokta reĝin'
Aŭ taga reĝ' kun arda korinklin'
Sin perdi en la korpo de ŝi
Ĉar daŭre logas la graci'

[Refreno:]
Drag Queen sub via bela ŝmink'
Drag Queen you're a king
Virinas viro nur, sen konvink'
Drag Queen moviĝas ritme ĝis anhel'
Drag Queen you're a king
Podie dancas reĝa stel'

Hmm, veras ja, subhaŭtas la em'
Skulptiĝas dum nokt' mia mem'
Dum tag' ŝi vivas en korpo de li
Kiu dum nokt' estas fikci'

Veras ja, dum izolec'
Ne ridas mi pri ŝia spec'
Ŝi neniam amis min
Nur skizo de mia in-rafin'

[Refreno:]
Drag Queen kun ostaĝanta kor'
Drag Queen you're a king
Nur efemera in', nur aktor'
Drag Queen...

Nokta reĝin' - aŭ taga reĝ': pasa ĝu'
Vesta fascin' - sed via koro ardas plu
Sentiĝas bedaŭr' - ne vivi sen neglekt'
Pri ĉi elekt'

[Refreno]

Franca originalo: Drag Queen

Teksto: Kris Spitzer

Traduko: Roel Haveman

KD-o: Tielas Vivo

Aŭskultu:

MP3 4091 kB, 4:20 (Brazilo)

Muzikdosiero de MusicExpress.

Nederlands

Nederlands

English

English

Esperanto

Esperanto