Revas mi pri loĝej'

Abunda vivo tute ne allogas min.
Ĉu vi apogas ĝin?
- Ne mi!

La revo pri palaca viv' en riĉa pomp'
Nur estas kiĉa tromp'
- Fikci'!

Sed mian revon formas estonteca tem'
Kun alispeca skem'
Por ni.
Ĉu vi volas aŭdi sen osced'?
- Ĉu mi volas? Jes, kaj sen obĵet':

Revas mi pri loĝej'
Vivej',
- Ĉambret'!
Unu ĉambro, ne pli
Por vi
- Kaj mi.
Kune en subtegment'
Eĉ se je kelka foj'
Viv' pezus sub turment'
Ni ignoros ĝin kun ĝoj'

Vintre varmos kamen'
La scen'
En pac'.
Estos ĉio al mi
Kaj vi
Laŭ plaĉ'.
Vi ridetos
- Dum vi kroĉetos
Kontentaj pri ĉi posed':
Tre ĉarma loĝej'
Vivej',
- Ĉambret'!
Revas ni pri loĝej'
Vivej',
- Ĉambret'!
Unu ĉambro, ne pli
Por vi
Kaj mi.

Mi seĝon tegos, ĉar
Eluziĝis ĝi tre
Feliĉo regos, ĉar
Fajfos ni nur pri pane'
Vi kuiros sen pen'
- Kaj jen
Porci'
De ekzemple ragu'
Menu'
Por ni.
En mansardo
Kun flagra ardo,
Kantiĝos ama kantet'
Revas ni pri loĝej'
Vivej',
- Ĉambret'!

Jen la Dia program'
Pri am',
Jubil'!
Estus granda feliĉ'
Naskiĝ'
De fil'.
Vivo kara
Por Karl' kaj Klara.
La familia komplet'
Vivos en ĉi loĝej'
Vivej',
- Ĉambret'!

Angla originalo: A Room In Bloomsbury

Teksto: Sandy Wilson

Traduko: Roel Haveman

Por la repertuaro de f-ino Emily Barlaston

Nederlands

Nederlands

English

English

Esperanto

Esperanto