Bestoj venas

Jen bestoj venas, bestoj venas
Bestoj venas, bestoj venas
Bestoj venas, bestoj nur
Sinjor'!

La bestoj jam alvenas, vidu jen
Muele maĉas herbojn la azen'
La bestoj jam alvenas, jen po du
La elefant' kaj la kanguru'
La bestoj jam alvenas, jen po tri
La bufo, abelo kaj amfibi'
Jes, la bestoj jam alvenas, jen po kvar
Por hipopotamo la pord' estas bar'
La bestoj jam alvenas, jen po kvin
Ĉiu iras al ĉi destin'

Halelu! Haleluja al Jesu'!

Jes, la bestoj jam alvenas, jen po ses
Hieno ridadas pro simi' sen ĉes'
La bestoj jam alvenas, jen po sep
La porko gruntas: "Troa streb'!"
La bestoj jam alvenas, jen po ok
Noa' krias do: "Plenas stok'!"
Jes, la bestoj jam alvenas, jen po naŭ
Noa' krias do: "Adiaŭ'!"
Jes, la bestoj jam alvenas, jen po dek
La forirsignalo sonas: "ek'!"

Sencela estis la velad'
Ĝis la ŝipo grundis sur Ararat'

Halelu! Haleluja al Jesu'!

Angla originalo: De Animals A-Comin'

Teksto: Notita de M.W. Barney

Traduko: Roel Haveman

Negra usona kanto por la repertuaro de Akordo

Nederlands

Nederlands

English

English

Esperanto

Esperanto