La bandonio

En barrio de malnova stil'
Nun bruas el drinkeja pord'.
En strato de la 'Luna Bril'
Kuniĝas am' kaj malbonsort'.
Jen Luceano, jen Leon',
Ridet' malĝojas sen graci'.
Grimac' feliĉas pro ebri'
Laŭ sonoj de l' akordion'.

Kaj sub sunbrilo de neon',
Kaj dum hispana gitarlud',
Nun fajras sang' en ambezon'.
Ebrie tangas la drinkej',
Kaj ritme laŭ la festa ond'
Flamenke hulas la dancad'.
La ŝipo kun danceja rond'
Nun flugas for al Eldorad'.

Kaj ĉe l' unua tanga son'
Sin donas Margo al la bal',
La ruĝa, ora dancdemon'
En korp-al-korpa taŭrbatal'.
Milonga kant' en nokta hor',
Dum plende ploras bandoni'.
Mi corazon, vin amas mi,
Sur pampo Margo flugas for.
En barrio de malnova stil',
En la nebuloj de l' maten',
Nun vakas revo kaj la glas',
La ŝip' revenas al haven'.

Franca originalo: Bandonéon

Teksto: Emmanuel Dubois

Traduko: Roel Haveman

KD-oj: Kompil' Volumo 2 (Vinilkosmo, 1996), Esperanto (1996)

Aŭskultu:

MP3 435 kB, 1:03 (fragmento, Nederlando)

Muzikdosiero de Tekstoj.

Esperanto estas trio kiu elektis la nomon "Esperanto", sed kiu apenaŭ kantas en Esperanto. Sur ilia kompaktdisko "Esperanto" aperas Bandonio kiel sola Esperantlingva kanto. Ĝi troveblas ankaŭ sur Kompil' Volumo 2 de Vinilkosmo.

Nederlands

Nederlands

English

English

Esperanto

Esperanto