La anonco

Pro la sunbril' kun tenera ridet',
Pikiĝas haŭt' dum la frost'.
Milda sent' kvazaŭ vaka preĝej'
Ĉirkaŭus vin.
El fora pratemp' antaŭnaska imag'
Alvenas ĉe la destin'
Kaj ĉi sekret'
Rikolteblas jam
Nur per ridet'.

Per la anten' en vaku'
Ŝancon kaptos best', lirvostul'
Trankvila poz' en sia vivnest',
Glor-majest'
Jen anonc' kiel meteor'
De l' firmament' al bela flor'
Tra mia kant' venas vivoond'
Al nia mond'.

Klifo en mar', flugilo de bird',
Akriĝas nur ambaŭ en ŝtorm'.
Bruska mar' albordigas vin
Per forta impet'.
Laŭ la peza sonor' de ĉi simfoni'
Traflugas ĝi, iĝante kri'.
Via karn' el miela nest'
Naskiĝis el karn'.

Ni festos pro grac', pro pasi',
Miraklo kaj ĝoj', pro trapas'.
Liliputos ni ĉe grandec' nevortigebla,
Antaŭ ĝi.
Ĉi laca migrant' sopiros al spac'.
Akceptu ĝin do, venos ĝi en pac'.
Post tiu longa voj' nesatigeblos ĝi
Kaj feblos ĝi.
Sen konsci' ĝi skuos nin
Tuj post nia rakont', funda inklin'.
Nur por ĝi tajlos ni
Diamanton sur ter'.
Nur por ĝi tajlos ni
Diamanton sur ter'.

Franca originalo: L'annonce (akordoj)

Teksto: Morice Benin

Traduko: Roel Haveman

KD-o: In-spir' (Morice Benin, 2002)

Nederlands

Nederlands

English

English

Esperanto

Esperanto