La amato

Ĉe knabino dek-sep-jara,
Pli-malpli laŭ averaĝ',
Konturiĝas la vivcel'.
Tiam iĝas al ŝi klara:
Venis la amema aĝ',
Frontu ĝin do kun fidel'!

Infanaĵojn lasas ŝi
Kaj nun revas for,
Fluge laŭ la ambici'
En la kor':

Avide nun,
Inside nun,
Ni havu fulmrapide nun
Kaj ĝi nomiĝas Amato!

Ni ĝemas pri
Poemas pri
Laŭdire eĉ hurlemas pri
Afer' nomata Amato!

Por la vivo ni bezonas lin
Por ke regu feliĉ';
Kaj ni sentroige nomas lin
Nia vivokondiĉ'.

Sopiras ni,
Deliras ni,
Jes, morti eĉ deziras ni
Por aĵ' nomata Amato!

Ni pledas nun,
Obsedas nun,
Krevemaj koroj cedas nun
Por aĵ' nomata Amato!

Ni mutus por,
Servutus por,
Volonte miskondutus por
Afer' nomata Amato!

Viv' sen ni estas nur sen ajna plaĉ'
Tute sen harmoni';
Fajfas ŝi pri malverŝajna klaĉ',
Ŝi sopiras al ni.

Ni ploras sen,
Malfloras sen,
Kaj revoj tute foras sen
Afer' nomata Amato!

Angla originalo: The Boy Friend

Teksto: Sandy Wilson

Traduko: Roel Haveman

Por la repertuaro de f-ino Emily Barlaston

Nederlands

Nederlands

English

English

Esperanto

Esperanto