Al feliĉ'

Al feliĉ', al feliĉ',
For de langoj de obskur'
De okuloj kun rigard'
Kiel tra truo de rusta serur'
Al feliĉ', al feliĉ',
Forgesiĝu trivita vivsfer'
Al feliĉo, al komenc'
De fruktodona nova ter'

Jen dormetas la infano,
Plene pacas ĝia kor'
Varmas la gepatra amo,
Balzam' de oranĝoflor'
Ĝis lin vokas la mistik'
De defia nova voj'
Sed lin akompanu ĉi muzik',
Lia vivoĝoj'...
Kiel tranĉil'
Sub la kusen'
Ĝi protektas lin
Kontraŭ malben'
Jen amulet',
Dolĉa magi',
Sorĉe ŝirmas lin
Kontraŭ malic'

Al feliĉ', al feliĉ',
For de langoj de obskur'
De okuloj kun rigard'
Kiel tra truo de rusta serur'
Al feliĉ', al feliĉ',
Forgesiĝu trivita vivsfer'
Al feliĉo, al komenc'
De fruktodona nova ter'

Jen beatas la knabino,
La blankvesta novedzin'
Inspira vivkulmino,
Arde flamas la anim'
Promesplenas la aŭguro,
La ŝlosilo al tagiĝ'
Ĉar ŝin liberigos la futuro,
Ravas ŝin feliĉ'
Likvas kolor', likvas hena',
Fluas sur la haŭt', ĉe la altar'
Miksa kunflu', larmoj de ĝoj'
Fluas sur vizaĝ' de edzopar'

Al feliĉ', al feliĉ',
For de langoj de obskur'
De okuloj kun rigard'
Kiel tra truo de rusta serur'
Al feliĉ', al feliĉ',
Forgesiĝu trivita vivsfer'
Al feliĉo, al komenc'
De fruktodona nova ter'

Franca originalo: On avance (akordoj)

Teksto: Djamel Allam kaj Morice Benin

Traduko: Roel Haveman

KD-o: In-spir' (Morice Benin, 2002)

Nederlands

Nederlands

English

English

Esperanto

Esperanto