Ĉi tiu enigmo originale aperis en la revuo Literatura Mondo en Januaro 1936 (p. 31-32). Vi povas kompari vian solvon kun mia. Necesis korekti la enigmon plurloke, i.a. mankis pluraj priskriboj (la priskribo ĉe 36 estas nura diveno).

Krucvortenigmo

La pasintnumera krucvortenigmo elvokis bonan intereson. Ni ricevis kelkdekojn de solvoj, inter kiuj la plej unuaj eŭropaj estis J. Csapó (Timiŝoara), W. Perrenoud (Neuchatel), Pascha (Bergen), Pujo (Bersson), Vaitilavicius (Gaudeliau), Vatré (Genève), al kiuj (krom s-ro Pascha) ni sendis la premiojn. Ĉar venis samtempe ankaŭ alia solvo, ni eldonis ankaŭ sepan al fraŭlino Lekko en Tallinn. Ekstereŭropajn solvojn ni ankoraŭ atendas. Ili ankoraŭ ne povis alveni.

Jen la novaj libropremioj, donotaj al la unuaj solvoj:

 

Por eŭropanoj:

  1. Ibanez: Sur sango kaj sablo
  2. Dante: Divina Comedia
  3. Wolski: Ĉu ĝi estas nur fabelo?
  4. Toscani: Rakonto por geknaboj
  5. Wladyika: Mi en li
  6. Pri l' moderna arto

Por ekstereŭropanoj:

  1. Dante: Divina Comedia
  2. Pentroarto en malnova Hungarujo
  3. Deguĉi: Perpoema vortaro
  4. Amo de Tooĵuuroo kaj Vojaĝo en Faremidon

 

 

Horizontale

1. Unua pioniro de Esperanto; 8. Patro de la E. poezio; 17. Japana E. pioniro, 1931; 18. Sufikso; 20. La agro estas ...; 21. Pola pioniro, fama tradukisto; 23. K Z; 24. N H; 26. Multnombra; 28. Konsenti!; 30. Inverse: superlativo absoluta; 31. Inverse: skabiokaŭzanta insekto ('); 33. Rusa E. poeto en la I-a periodo; 35. Fondinto de la grupo en Bratislava (Ĉ.S.R.); 37. Kunfondinto de »Verda Kato« en Parizo; 38. Senŝeligita, pistita greno ('); 40. Konsonanto (fonetike); 41. E B K; 42. Konjunkcio; 43. Ekstrema parto de nazo (helico, ŝraŭbo ktp.); 45. Lia pseŭdonimo estas: Leo Turno; 48. ..... Gerarda, nederlanda propagandisto; 49. Rumana esperantisto, verkinto de »Spite la vivon«; 51. Rusa pioniro, trad.: »Princino Mary«; 52. Ligna glitumilo ('); 53. Interjekcio; 54. Sufikso; 55. Germana pioniro el la I-a periodo; 58. Fama amerika pioniro; 61. Prepozicio; 63. Prefikso; 64. Sufikso; 65. Verbo, signifanta movon ('); 66. Inverse: diftongo; 67. Poseda pronomo per duobla v; 68. Prezidanto de ICK en 1923; 71. Perceptebla per flarsento ('); 72. K Ü; 73. Patro de patro ('); 74. Malofta ('), neologismo; 76. Direktoro de germana E. Presejo; 78. Inverse: Laborista mondorganizo; 79. Franca pioniro, fondinto de la Esp. ruĝkruca societo; 82. Reorganizinto de la bavara E-Ligo; 83. Ankaŭ inverse la sama; 85. Inverse: monogramo de fama E-isto; 86. Alkala bazo (') kun miksitaj literoj; 87. Inverse: peni ne esti trafita de io; 89. Kunfondinto de la Saksa E. Inst.; 93. E G U; 95. Nemalnova; 96. Fama blinda fortepianisto, hungara E-isto; 97. Kompilinto de la Enciklopedia vortaro; 99. Rusa esp. verkisto; 104. Japana Esp-isto, kunfondinto de la Jap. Esp. Proleta movado; 107. La virino estas ĝia sklavo ('); 108. Identaj vokaloj; 109. Prefikso; 111. Angla eks. sekr. de BEA; 114. Muzikinstrumento (') kun miksitaj literoj; 115. Anglino, esp. tradukistino; 117. Somerdomo; 118. Estona pioniro; 121. N T N; 122. Eldoninto de Lingvo Internacia 1900/1904; 124. Kredo de realiĝo de deziro ('); 125. Germana pioniro 1901; 126. Lirika poemo; 127. Japana religia movado, uzanta E.

Vertikale

1. Polo, verkisto de Historio de Esperanto; 2. Hispano, eksprez. en Valencia; 3. M B; 4. Samid... (adjektiva formo); 5. Mallongigo komerca; 6. La unua reĝino de la Int. Floraj Ludoj; 7. Prefikso; 8. An... (korprema); 9. Komenco de la alfabeto; 10. Pola eksprezid. de la UK de Krakovo 1931; 11. Grasa fluidaĵo (en adjektiva formo); 12. Pola esp. verkisto; 14. Koparo; 15. Korelativo kaj universala konjunkcio; 16. Bulgara pioniro; 19. Inverse: prefikso; 22. Horizontala tabulo ('); 24. Subtera ejo, kun la komenca N ('); 25. Sinonimo de kunporto, neologisma vorto ('); 27. Anima premo ('); 29. Inverse: korelativo; 32. Narkota substanco ('); 34. Fonetike: perlaboro; 36. Estonteco de Esperanto; 37. Skribo por ne forgesi ('); 41a. Usona pioniro; 43. Multaj el sama afero; 44. Normanda SAT-ano; 46. H A T; 47. Muzikinstrumento kun miksitaj literoj ('); 49. Vesto por homaj membroj; 50. Mondorganizo; 53. Interjekcio; 56. Fadenforma sentorgano; 57. »Nea« vorto; 59. Sen vesto; 60. Scienca branĉo (mallongigo); 62. Pastro-redaktoro, franca esp.; 64a. Franca pioniro; 67. Grandan Esp. germanan vortaron li kunmetis; 68. Usona pioniro; 69. Pronomo; 70. Kontraŭo de »perdas«; 71. Italo, tradukis »Kurioza Okazaĵo«; 72. Konjunkcio; 75. Fare; 76. Advokato de Esperanto; 77. Inverse: komerca mallongigo, kun duobla konsonanto en la mezo; 80. Sufikso; 81. »L...« skribmaterialo, fluidaĵo; 82. ... estas kiu ne mortis; 84. Sufikso; 88. Turni en kontraŭan direkton ('); 90. Senordo (ĝi portas ĉapon surkape); 91. Ofta mallongigo inverse, kun ĉapelo erare metita sur la kapon; 92. Konsonantoj de vorto inverse signifanta konstantan agon; 94. Inversa far'; 98. Vokaloj de la vorto bela; 100. Inverse: kun ploraj okuloj; 101. Inverse: rabobirdo; 102. Grado de uzebleco; 105. Sufikso; 106. Angla esp. mortis en 1906 vizitante la UK en Genève; 110. Sufikso; 111. Alkoholaĵo ('); 112. Longecmezurilo ('); 113. Parteto de la jaro; 114. Konjugacio-finaĵo kaj prepozicio (kunskribite); 116. Tri sinsekvaj literoj de la Alfabeto; 117. Inverse: ronda vazo, sen la komenca litero ('); 119. Esprimas doloron; 120. Sufikso; 123. Ofta mallongigo en jarlibro de U.E.A.

La tekston enkomputiligis Roel Haveman.