Ĉi tiu enigmo originale aperis en la revuo Literatura Mondo en Decembro 1935 (p. 216 kaj III). Vi povas kompari vian solvon kun mia. Necesis korekti la enigmon plurloke.

KRUCVORTENIGMO

troviĝas en nia nuna numero. Ni planas prezenti plurajn el ili, kies pretigon afable akceptis samideano Baghy. La enigmoj estos ĉiam instrucelaj kaj ni esperas, ke multaj abonantoj ĝin akceptos volonte. En aliaj numeroj ni uzos kovrilpaĝon por la celoj de la enigmoj.

Por ne labori vane, ni fiksas ankaŭ libropremiojn por la unuaj dek solvintoj. El la premioj ni donos ses al niaj eŭropaj kaj kvar al la ekstereŭropaj solvintoj, laŭ la alveno de la ĝusta solvo.

 

La premioj estos jenaj:

  1. Dresen: Historio de Mondolingvo
  2. Hekler: Arthistorio I.
  3. Eŭgeno Onegin
  4. Dresen: Analiza Historio de la Esp. Movado
  5. Goethe-Kalocsay: La Taglibro, Romaj Elegioj
  6. La Vivo de Arnaldo

Por ekstereŭropanoj:

  1. Hekler: Arthistorio I.
  2. Dresen: Historio de Mondolingvo
  3. Dresen: Analiza Historio de la Esp. Movado
  4. Eŭgeno Onegin

 

GRAVA RIMARKO: La signo (') montras, ke la vorto estas radikvorto aŭ vorto sen gramatika finaĵo.

 

Horizontale

1. Unua verso de tre konata poemo; 15. Favoro en prezo ('); 16. Sovaĝa bovo en Eŭropo; 17. Korelativo; 18. Jodo kun preseraro ('); 19. Kristnaskarbo ('); 20. Enkampa fortikaĵo ('); 21. Tia tago estas la 15-a de Decembro; 23. Aŭdebla aervibrado (') inverse; 24. Afekte, dande; 25. Latva pioniro de Esp.; 26. Gramatika finaĵo; 27. Diskuŝigi ('); 29. Fino de verso; 30. K L; 31. Maljesa; 32. Esperanto ne estas ..... lingvo; 35. Prefikso; 37. Serpento ('); 38. Kora sento; 40. Verkinto de VERDAJ DONKIĤOTOJ; 42. Tre konata ĉefredaktoro; 45. N C; 46. Prefikso; 47. Originala satira romano; 48. Malkomponiĝi ('); 49. Sufikso (kun miksitaj literoj); 50. Sufikso (inverse); 51. Malsama ('); 53. Apotek' (inverse kun manko de vokalo (')); 55. Grava faktoro en versoj kaj melodioj; 58. Nomo de estona verkistino; 59. Aĉe paroli; 60. Vojo kun arboj; 62. E L E; 64. Konsonantoj de daturo; 65. Valorŝtono ('); 66. Prepozicio; 67. Ĉina esp. verkisto; 68. Sovaĝa besto dezerta; 70. Rezulto de sukcesinta militiro; 72. Manĝebla ruĝa radiko; 74. Marherbo (inverse); 76. R M P N R O; 78. Identaj konsonantoj; 79. Mallongigo de titolo (inverse); 80. Pi...; 81. Identaj vokaloj; 83. Verko de Bulthuis; 86. Verkinto de HOMOJ SUR LA TERO; 87. Kortbirdo (inverse); 88. Valorpapero ('); 89. A D I; 90. Sinonimo de ŝirmi ('); 92. Prefikso (inverse); 93. Medio; 94. N O; 95. Verkinto de Mr. TOT AĈETAS MIL OKULOJN; 97. Sufikso; 99. Entrepreno de LITERATURA MONDO; 101. Sufikso; 102. Nombro; 104. Verko de H. Adamson; 105. Identaj konsonantoj; 106. Artifiki ('); 107. Batado de la arterioj; 109. Prefikso; 110. Himno.

Vertikale

1. Verko de Francisko Szilágyi; 2. Lignaĵisto faras ('); 3. Nun militanta popolo; 4. Prepozicio; 5. Poemaro el 22 lingvoj; 6. Daŭrigo de VIKTIMOJ; 7. Centro de cirko ('); 8. Tirano de virinoj; 9. Grava revuo; 10. Farmi ('); 11. Esprima aspekto de la vizaĝo; 12. Trinkaĵo ('); 13. Ampleksa proza verko ('); 14. Lingvo-projekto konkurinta; 21. Poemlibro de K. Kalocsay; 22. Proza verko ('); 28. Prefikso; 33. Interjekcio; 34. C Y; 35. Litero el antikvaj skandinavaj alfabetoj; 36. Bataltemo de esp. lingvistoj; 39. Nombro; 41. Malliberigi ('); 43. Moralscienco ('); 44. Sufikso (inverse); 52. Idearo de iu ('); 54. P N; 56. Subtera elfosejo ('); 57. Malnova mezurunuo; 59. Estona Cseh-metoda instruisto; 60. Sen ĝi ne estas vivo ('); 61. Komenci plenumon de tasko ('); 63. Fabelo; 65. Glua suko arba ('); 67. Verkinto de LINGVO STILO FORMO; 69. Sufikso (inverse); 71. Eligi laŭtajn voĉsonojn ('); 72. Nemulta (') inverse; 73. Patosa lirika poemo; 75. Poemaro de Baghy; 77. Ŝtonego; 81. Korelativo; 82. Nereala bildo; 84. Prepozicio; 85. Danĝera mara roko ('); 87. Identa kun la 73-a sen finaĵo; 91. Parto de korpo ('); 92a. Aerpilko ('); 95. Heroino; 96. Hibrida besto (inverse); 98. Rozviola floro ('); 100. Korelativo (inverse); 102. Identa kun 96-a ('); 103. Kolektiva sufikso kun substantiva finaĵo; 105. Malantikva ('); 106. R N; 108. Gramatika finaĵo; 109. Prefikso.

La tekston enkomputiligis Roel Haveman.