Originale aperis en la revuo Literatura Mondo en Julio-Aŭgusto 1931 (p. 159-161).
Ĉiujn librojn, ricevitajn en du ekzempleroj, ni recenzas. Unuope ricevitajn librojn ni nur mencias. — La recenzoj esprimas nur la opinion de la recenzinto kaj ne tiun de la redakcio. Pro tio la redakcio tre volonte publikigas interesajn kontraŭopiniojn, koncernantajn iajn aperintajn recenzojn. — La libroj, ĉi tie menciataj kaj recenzataj, estas haveblaj ĉe la librofako de nia eldonejo.
— = —
[...ĉi tie aperos ankoraŭ kelkaj pliaj recenzoj...]
JEAN FORGE: Mr. TOT AĈETAS MIL OKULOJN. Romano. Literatura Mondo Budapest. Formato 13.5×20 cm. 242 pĝ. Prezo: broŝ. P 4.50, bind P. 6.50 plus 10% por sendkostoj.
Antaŭ du jaroj, en kadro de petita intervjuo, mi riproĉis la aŭtoran pro longa silentado. Estis dolore pensi, ke juna talento, kies unua paŝo jam vekis ĝeneralan atenton kaj rezultis valoran sukceson, subite forlasu la movadon kaj flankenĵetu sian plumon pro motivo, facile komprenebla, sed neniel akceptebla de ni, kiuj estas neforŝireble katenitaj al la kulturado de nia lingvo. Pasis du jaroj kaj Jean Forge denove ekparolis, kvazaŭ pravigante la aserton de frue mortinta poeto Schulhof pri Esperanto:
»Pli kruelan, ol la famaj uzurpantoj
vi alportis al ni en la mondon moron;
ili piedbatis homajn liberecojn,
de la lando ŝiris partojn, limojn, pecojn,
sed vi ŝiras el la brustoj nian koron.«
Kaj tiel estas bone! Lingvokulturado bezonas tutan koron. Estas egale, ĉu miraklovida optimismo aŭ amara pesimismo inspiras la koron por laboro? Tio povas esti grava nur el vidpunktoj de certaj kritikistoj, havantaj nenian parencecon al la kreopovo de la verkisto. Eĉ sub la masko de la pesimismo mi ofte retrovas kaj admiras tiun amon, kiu katenas la talenton al nia lingvo.
Jes, mi admiras kaj plene respektas ĝin kaj el tio devenas la sincereco de mia saluto: Jean Forge, la apero de via nova verko kaŭzas al ni ĝojon, novan forton, riĉiĝon! Mi estas konvinkita, ke la leganto same opinios, ĉar via nuna verko, kiel la antaŭaj, havas sugestan povon, kiu tenas la interesiĝon, stimulas la scivolemon kaj kontentigas la artan guston.
Mr. Tot aĉetas mil okulojn. Iom bizara titolo, sed ĝi bone koincidas kun la enhavo. Detektiv-romano, sed ne bulvarda, ne harstariga sanga fantaziaĵo. Ĝi estas tiel moderna, tiel riĉe saturita de psikaj subpentroj kaj de la pulsanta vivo, ke ĝia valoro alte superas tiujn pretendojn, kiujn oni ĝenerale havas ĉe la tiaspecaj romanoj. Tiu ĉi verko donas literaturon. Nur vera talento povas tiel majstre kontentigi la gustojn de la literaturamanto kaj de la nura distroserĉanto. Ĉirkaŭ la aparato, kreita de la aŭtora fantazio, plektiĝas la delikataj fadenoj de romano, kies verŝajneco estas eksterduba dank' al la rolantaj figuroj, kiuj reprezentas realan medion. Mister Tot, la riĉa amerikano, kiu trosatigite estas dronanta en la spleno, D-ro B. Kivikas, la psika kuracisto, kies filozofio, nutranta sin el krima plano, kaj Madame Marion de Lafond, la pompe bela loĝantino de la hotelĉambro n-ro 265 , kreas en la romano tian atmosferon kiu kelkfoje atingas dramajn altecojn kun emociveka korpremo. F-ino Fernanda Berg, la ĉarma, iom naiva kaj romantika stenotipistino kun sia profunda kaj vera amo al s-ro Charlie Husting, al la facilanima ruledludisto, bone respegulas la amerikan filmromantikon, sed kun eŭropa solvo. Fine la komika epizodfiguro de s-ro H. Viskarbeto, la hoteldetektivo, liveras la necesan bonhumoron kaj metas la finan punkton al la romano.
La enhavo... Ne! Seka detaligo senigus la legonton de tiuj ekscitiĝoj, kiuj estas bezonataj sekvi la evoluon de la romano. La enhavo meritas prisilenton por ne moderigi la scivolemon, la artan ĝuon de tiuj, kiuj akiras la verkon por konatiĝi kun nova, tre interesa kaj literaturvalora kreaĵo de nia talentplena Jean Forge. Sufiĉas diri, ke la enhavo estas tiom originala, kiom la stilo individua, kolora kaj esprimriĉa. Legi tian verkon signifas refortiĝi en la kredo pri la egalrajteco de nia originala literaturo kun tiu de la tradukita.
La eldonisto donis plaĉan eksteraĵon al verko kaj tial la libro bone servas eĉ tiun propagandon, kiun ni devas fari ofte al la neesperantista publiko, kiam ni montras al ĝi nian bibliotekon.
Aparte kaj aplombe rekomendi la verkon nenecese, ĉar la nomo de ĝia aŭtoro entenas garantion pri la boneco kaj pluan rekomendon faros tiuj, kiuj legis la romanon.
Jobo.
[...ĉi tie aperos ankoraŭ kelkaj pliaj recenzoj...]
La tekston enkomputiligis Roel Haveman.