Originale aperis en la revuo Literatura Mondo en Aprilo 1931 (p. 70-71).

RECENZO

Ĉiujn librojn, ricevitajn en du ekzempleroj, ni recenzas. Unuope ricevitajn librojn ni nur mencias. — La recenzoj esprimas nur la opinion de la recenzinto kaj ne tiun de la redakcio. Pro tio la redakcio tre volonte publikigas interesajn kontraŭopiniojn, koncernantajn iajn aperintajn recenzojn. — La libroj, ĉi tie menciataj kaj recenzataj, estas haveblaj ĉe la librofako de nia eldonejo.

— = —

S. GRENKAMP-KORNFELD: »5.000.000« (Eldonejo: »Esperantista Voĉo«, Jaslo, Polujo; 113 p. Prezo: P. 3.75)

Interesa titolbildo kun la Eiffel-turo, boksisto, nubskrapanto. Mi interesiĝas febre. Tria paĝo: devizo. Kvara paĝo: nenio. Kvina paĝo: peto. »Se la libro ne plaĉos al vi, rekomendu ĝin al viaj amikoj.« Hehe! Mi sentas la antaŭaromon de bona filmo. Nun ĝi komenciĝas. Sed ne. Nun sekvas la antaŭparolo, en ĝi vortraketoj, paradoksoj kaj ĉies oreloj estas iomete ekpinĉitaj kaj inter la multaj oreloj, la zorgema aŭtoro ne forgesas eĉ la siajn. La sekvo pruvas, ke ne malmerite. La antaŭparolo finiĝas per sincera frazo: »Ju pli verkoj, des pli da papero.« Kaj nun mi legos. En la aero vibras la streĉo de la atendo, mi preparas min al la komoda legado kaj mi decidas, ke post la multaj interesvekaj antaŭaĵoj, mi legos ion grandiozan. (Ĉar la memironio estas certe nur ĉarma ŝerco.) Jen komenco: S-ro Dolarer, prezidanto de la Nordamerika Esperanta Fonofilma Kompanio... hehe... tre interesa komenco... kaj mi legas kun la plej sindona bonvolo kaj poste mi balancadas la kapon: »Mi ne tiel imagis.« La aŭtoro kolektis diversaĵojn, ne tro zorge elektitajn en volumeton: »Ju pli verkoj!« La lirikaĵoj, rakontaĵoj estas tre multspecaj, tamen io komuna estas trovebla en ili: la pala anemio. Du aŭ tri paĝoj tamen konsolas min. La aŭtoro, kiu estas unu el la plej agemaj, multflankaj, fervoraj esperantistoj, ĉiokaze ne trafis la celon, ĉar mi ne kuraĝas pensi, ke vere:... des pli da papero! Antaŭ kelkaj jardekoj certe mi estus ĝojinta, ĉar tiam oni devis ĝoji pri la esperanta libro, sed nun ni jam devas esti pli kritikemaj: kaj la akvigitaj malnovaj anekdotoj, postsentoj, notetoj kaj kun ili nur kelkaj vere artaj kaj legindaj paĝoj certe ne ĉirkaŭos la frunton de la aŭtoro per novaj laŭroj. Sed, ni konas lin, ni povas lin taksi laŭ la akiritaj meritoj kaj esperi, ke venontfoje li certe ne mistrafos la celon. Sed tiun ĉi libron mi ne rekomendos eĉ al miaj amikoj.

F. Szilághy

[...ĉi tie aperos ankoraŭ kelkaj pliaj recenzoj...]

La tekston enkomputiligis Roel Haveman.