Originale aperis en la revuo Literatura Mondo en Januaro 1931 (p. 15-16).

RECENZO

Ĉiujn librojn, ricevitajn en du ekzempleroj, ni recenzas. Unuope ricevitajn librojn ni nur mencias. — La recenzoj esprimas nur la opinion de la recenzinto kaj ne tiun de la redakcio. Pro tio la redakcio tre volonte publikigas interesajn kontraŭopiniojn, koncernantajn iajn aperintajn recenzojn. — La libroj, ĉi tie menciataj kaj recenzataj, estas haveblaj ĉe la librofako de nia eldonejo.

— = —

Julio Baghy: HURA! Originala romano, 416 paĝa, formato 13.5×20 cm. Eldono de Literatura Mondo, Budapest. Prezo tolbindita P. 11.20, duontole bindita P. 9.30, broŝurita P. 8.20. Plus 10% por sendkostoj.

Ne romano, nur grimaco, avertas nin bonvole la aŭtoro. Kaj efektive la verko estas groteska grimaco, satana satiraĵo, karikaturo pri la homaro, pri nia materialisma epoko, kies sola idolo estas la ora bovido: la mono. Kritiko pri niaj kutimoj, moroj kaj tradicioj. Stranga kaj kuraĝa verko.

En nia Esperanta literaturo ankoraŭ ne aperis simila verko kaj ankaŭ ne multaj similaj en la naciaj literaturoj.

Ĉiam estas ĝene sincere paroli. La verkisto, por diri la veron, bezonas vojaĝi al fabellando, fabriki fantazian fabelon, por ke ni ne rimarku, ke propre ni mem estas la herooj de la verko. Ni, la homaro.

La libro havas ankaŭ antaŭparolon, nur malgrandan, tamen necesan por motivi almenaŭ per kelkaj vortoj la bonintencon de la aŭtoro kaj jam anticipe rifuzi la malicajn »postparolantojn«, kiuj certe ne forrestos.

Malgraŭ la protesto de la aŭtoro, la verko estas tendenca, ĉar, kiel li mem skribas, la celo de la verko estas sugesti: »Novan etikon por la nova Homo de la pli bela estonteco!«

Swift, por kritiki la homan socion sendas la heroon Gulliwer al la landoj de la pigmeoj kaj gigantoj. Baghy sendas nin al la imagita lando Bagonio.

Baghy estas fanatika apostolo de tiu ĉi nova etiko kaj nova Homo, kaj li senlace agitas en siaj verkoj la alvenontan pli belan mondon. Li estas profeto de la krista amo kaj moralisto de la nova etiko. Profunda homamo kaj superplena vivsperto diktis tiun ĉi grandskalan verkon. Li devas primoki la homon, ĉar li tre amas la homon. Ho, kiel dolora estas ĉi amo! Sed sub la rikana vizaĝo kaŝas sin sanganta koro. Universala estas lia amo kaj universala estas la lingvo, per kiu li komunikas ĝin.

Baghy estas sendube la plej populara esperantista verkisto. Ĉiu nova Baghy-verko estas okazaĵo en nia literaturo. Li estas unu el la fondintoj de la originala Esperanta literaturo kaj li vere celkonscie laboras pro ĝia efektiviĝo. Liaj verkoj estas valora pliriĉiĝo de nia malriĉa originala literaturo.

La enhavon de la verko, la multajn interesajn epizodojn, ruzajn insidojn kaj ridigajn fiaskojn, komplotojn, perturbojn, tumultojn, revoluciojn apenaŭ ni povas detale rakonti inter la kadroj de mallonga recenzo. Sed ankaŭ nedezirinde: ni ne volas forpreni la plezuron de ekscitiĝo kun kiu la leganto avide sekvos la interplektitajn fadenojn de la romano tiel majstre nodigitajn kaj solvitajn de la aŭtoro. Nur tiom ni malkaŝas, ke temas pri grandega testamentita monsumo, kiu tute taŭzas la vivon de la urbo Strutmagen, renversas moralajn principojn, estigas grandajn konfuzojn, eĉ revolucion kaj groteske lumigas la internon de monavida socio, kvazaŭ elturnitan ganton.

La verko antaŭ ĉio estas interesa. Ankaŭ la filozofiaj partoj estas enpensigaj, sed certe ne ili estas la plej forta flanko de la aŭtoro. Pleje li eminentis en la karikaturaj figuroj. Jam iliaj nomoj estas trafe spritaj. Kiu povus forgesi Jonathan Krak, la »genian« urban notarion, lian ampleksan kaj energian edzinon, Lola kun la ok edzinigendaj filinoj, la »honestan« urbestron Jenlafiŝ, la ruzan Vaga Orel de Pord, la du ĉarlatanajn amerikanojn, generalon Venknejam aŭ la policestron Mordlanaz? En la kreado de tiaspecaj figuroj Baghy estas majstro. Lia humoro estas neelĉerpebla.

Komikaj situacioj, surprizaj kaj ekscitaj okazaĵoj kalejdoskopas alterne, katenante la atenton kelkfoje ĝis spirreteno.

La stilo de Baghy estas freŝa, vibra, viva, moderna, en la dialogoj verva kaj trafa. Novaj lertaj vortkunmetoj montras lian lingvokrean talenton.

Ĉu mi diru ankaŭ riproĉojn? Mi povas diri nur bagatelajn. Ekzemple: Min ĝenis la konstanta ciado inter sinjoroj Krak kaj Jenlafiŝ kaj se ili cias sin, kial ne cias sin geedzoj kaj gefratoj? Krome mi ĉiam volonte legas kiel ajn longajn priskribojn kaj meditojn de Baghy, sed per iom kruela mallongigo kelkaj partoj pli bone efektus.

Por kapti ankaŭ etajn skarabojn, mi diru, ke la vorto »moleo« kaj »sakri« ne ŝajnas al mi sukcesaj. Anstataŭ darfi, se oni jam bezonas vorton por ĉi tiu koncepto eble pli bone estus »lici« (tute internacia el »licence«.) Ankaŭ »mankumi« estas stranga vorto, ni ja havas »malhavi«.

Entute: tipa Baghy-verko, en ĝi alternas ironio, romantiko kaj filozofio. Kaj la tuta amara burlesko vere tre konvenus por filmo, aŭ scenejo.

Aspekto kaj preso (krom kelkaj unuaj paĝoj) estas tre belaj kaj elegantaj.

L. Halka.

Julio Baghy: VIKTIMOJ. Originala Esperanta romano. Formato 12.5×17.5 cm 240 pĝoj. Prezo: broŝ. P 5.50, duontole bind. P. 6.20, tolbindita P. 8.20 plus 10% por sendkostoj. Eldono de Literatura Mondo, Budapest.

Antaŭ nelonge aperis la dua eldono de tiu ĉi romano. Ĝi aperis unue en daŭrigoj sur la paĝoj de la malnova Literatura Mondo kaj havis sensacian sukceson. Do, tute ne estas mirinde, ke ĝi tre rapide disvastiĝis, kiam aperis en libroformo. Tiu ĉi romano estas la plej unua milittema romano en nia Esperanta literaturo. Ĝi akiris inter ĉiuj Esperantaj libroj la plej grandan sukceson. Miloj kaj miloj legis ĝin en la tuta mondo.

En la romano temas pri la martira vivo kaj superhoma sufero de la siberiaj militkaptitoj, pri la viktimoj de la mondoskua granda kataklismo.

Ilian vivon priskribas la aŭtoro kun granda realeco, li mem ja estis ankaŭ ilia samsortano unu el la multaj viktimoj, kiujn sanga uragano portis al malproksimaj nekonataj landoj.

Epidemioj, frosto, malsato, sangaj revolucioj kaj kontraŭrevolucioj, nostalgio al la hejmo, torturas terure ĉi tiujn mizerajn pariojn. Ili estas senpovaj ludiloj en la manoj de la blinda fatalo. Fermitaj de la granda mondo, ili formas apartan socion, kreiĝas kolektiva vivo kun siaj specialaj kutimoj. Ilia vivo estas griza. La tempo pasas malrapide. Rezigno kaj espero plenigas la tagojn. La animoj senflugile baraktas en polvo kaj la ama sopiro povas esti nur tragika. Amara estas ĝia gusto kaj ve al tiuj, kiujn kaptis ĝia potenco.

Tamen ilian monotonan vivon kelkfoje koloras kelkaj radioj de ĝojo: letero dehejme aŭ iliaj simplaj amuzadoj. Tiam sereniĝas la vizaĝoj, kiel la floroj post pluvo.

Ĝi estas kortuŝa kaj sugestiva legaĵo. Kelkaj partoj de la romano estas neforgeseblaj. Ĝia stilo estas modela kaj tute klasika. Mi ĝoje salutas la duan eldonon de tiu ĉi mondfama romano, ĉar la unua eldono jam de kelkaj jaroj tute ne estas ricevebla. Baldaŭ sekvos ĝia daŭrigo, la INFERO. Ni scivole atendas ĝian aperon!

L. Halka.

Eŭgen Wüster: ENCIKLOPEDIA VORTARO Esperanta-Germana. IV. parto (ĝis korno). Eldono: Ferdinand Hirt und Sohn Esperanto-fako. Leipzig. Prezo : P. 21.60.

La grandega kaj grandioza verko, frukto de vere giganta laboro, ree faris paŝon antaŭen. Kiel en la antaŭaj tri partoj, ankaŭ en ĉi tiu parto kuŝas antaŭ ni vera modelo de science aranĝita vortaro. Sed ne simpla vortaro estas la verko, ĝi estas samtempe ĝisfunde detala prilaboro de la tuta, precipe de la Zamenhofa lingvo-uzo: vortkunmetoj, esprimformoj, sentencoj, proverboj, ĉiaflanka uzo de ĉiu vorto estas klare difinita kaj klarigita plejparte per ekzemploj, tiel ke oni tute ne devas scii la germanan lingvon por povi tre bone utiligi la vortaron. La tuta lingva trezoro, la tuta prilingva vivo-verko de Zamenhof, kiu ne konsistas nur el la kruda vortmaterialo, sed ankaŭ el la multflanka uzo, delikata nuancigo de la vortoj, estas tie ĉi prezentita ekzakte kaj detale. Kaj ĉe ĉiu vorto, esprimo, »suka« frazo, sentencmaniera diro oni trovas la indikon de la Zamenhofa trovloko. La ampleksecon montru la sola ekzemplo, ke la vorto kapo okupas pli ol sep dense presitajn kolonojn.

Por inde taksi la valoron de ĉi tiu verko, ni pripensu, ke la literatura lingvo Esperanta povas evolui nur tiel, kiel la naciaj lingvoj, per la lingva tradicio. Sen la kono de ĉi tiu tradicio eĉ la plej sprita kaj talenta tradukanto aŭ verkanto ne povas fari verajn efektojn, ĉar kiom ajn lertaj estu liaj solvoj, al ili mankos la patino de la tradicia familiareco, ili ne vekos intimajn asociaciojn. Kaj la fonto de nia lingva tradicio estas Zamenhof. Tial ĉi tiun verkon, kiu la Zamenhofajn tradiciojn, ĝis nun sole pene alireblajn en la ampleksa verkaro de la Majstro, nun fiksas sur papero en facile konsultebla libro, bezonas ne nur la filologoj kaj vortaristoj, sed ankaŭ ĉiu tradukisto kaj verkisto, eĉ, ĉiu literaturamanto. Por vortaristoj ĝi estas nemalhavebla fonto, por verkistoj ĝi estas neelĉerpebla trezorejo, por literturamantoj ĝi estas kvazaŭ plej supera kurso, instruanta vere ĝui niajn ĉefverkojn beletristikajn.

La Wüster-vortaro estas nia fiero: grandioza dokumento pri nia riĉeco, depost la Fundamento la plej grava evento en Esperantujo.

Kopar.

L. L. Zamenhof: ORIGINALA VERKARO. Antaŭparolon, gazetartikoloj, traktaĵoj, paroladoj, poemoj. Kolektitaj kaj ordigitaj de dro Joh. Dietterle. Ferdinand Hirt kaj Sohn en Leipzig, Esperanto Fako. 1929. 604 pĝ. Prezo: P. 21.60.

Jen verko fierige impona laŭ eksteraĵo, vere perfekta laŭ redakto, gravega laŭ enhavo: enhavanta artikolojn, traktaĵojn, paroladojn, leterojn, poemojn, la tutan nestrikte prilingvan vivoverkon de Zamenhof. Verko, kiun oni ofte konsultos, multfoje citos, vaste komentarios kaj pridiskutos, verko, kiu estas dokumento.

Kaj ĝi estas ne nur dokumento afera, sed ankaŭ dokumento homa. Ĝi plene, kaj preskaŭ palpeble revelacias al ni idealan kaj idealistan homon, kies animo estas absorbiĝinta en granda ideo, sed kies sobra kaj klarvida intelekto ĉiam ĝuste taksas la eblojn, ĉiam klare distingas la vojon, homon larĝanime liberalan en flankaj detaletoj, sed severe persistan kaj decide energian en aferoj gravaj kaj esencaj, kies laboremo estas eksterordinara, kies akurateco estas ĉiam nepre konfidinda, homon, kiun la espistoj inde nomas majstro. Vere, sole tia majstra animo povis krei lingvon, en kiu surprize harmonias rigora precizo kaj admirinde libera fleksebleco.

Kaj la libro estas interesa, kvazaŭ romano. Ĝi revivigas antaŭ ni la tutan historion de nia movado, montrante ĝin en la spegulo de koro, por kiu ĉi tiu movado estis la ĉefa vivmedio, ĝia malsukceso la ĉefa zorgo, ĝia progreso la ĉefa ĝojo. Ni trasentas la kuraĝon de la ekiro, la heroajn tempojn, la luktojn kontraŭ »malbonintencaj malamikoj kaj nesaĝaj amikoj«, la kortuŝajn zorgojn dum malfeliĉaj periodoj, la nepereigeblan esperon kaj ĉiospitan pluiron antaŭen, la grandioze naivan revon pri la homarana familio, la nubojn de la »Delegacio«, la terurojn de la milito, la sekretan spitan brulon de la fajro sub la ruinoj kaj la lastan konfeson antaŭ la morto.

Neniu povas malhavi ĉi tiun libron. Ĝi estas ne nur konsultejo, ne nur lernejo de stilo, ĝi estas neelĉerpebla fonto de fido: l' espero, l' obstino kaj la pacienco!

La alte ŝatata redaktanto faris sian grandegan laboron ne nur precize, sed kun vere ama zorgemo, videbla en ĉiuj liaj komentarioj, notoj kaj rimarkoj. Lia filologia respekto de ĉiu stilapartaĵo, de ĉiu plumeraro estas preskaŭ kortuŝa. Pli precize, pli zorgeme, pli ame certe neniu estus povinta fari tiun gravan kaj malfacilan taskon.

En la aldono li, kvazaŭ donacon, prezentas al ni kelkajn faksimilojn: la antaŭparolon al la Unua Libro (kortuŝe estas vidi ĝian mallertan kompostadon), la nomaron de Esperantaj libroj aperintaj ĝis oktobro 1889, kaj kvar manuskriptojn de la Majstro, la konatan karan skribon kun la nervozaj strekoj de trookupita homo. Kaj sub banderolo kopion de la unua paĝo de »La Esperantisto«, prapatro de ĉiuj Esperantaj gazetoj.

Mi estas tiel emociita de la verko, ke, eĉ se mi havus, mi prisilentus miajn kritikajn rimarkojn. Sed mi ne havas tiajn. Solan, ne kritikon, nur demandon mi metas: Ĉu la ordigo de la leteroj ne estus pli oportune en kronologia vico? Tiel eble ankoraŭ pligrandiĝus tiu kvazaŭ novela efekto, pri kiu supre mi parolis.

Sed la lasta vorto estu la vorto de danko. Danko al la redaktinto, danko al ĉiuj helpintoj, danko al la eldoninto.

Kopar.

E. Privat: HISTORIO DE LA LINGVO ESPERANTO. (Eld. F. Hirt & Sohn, Leipzig, 200 p. Prezo tolb 6 mk.)

Tiun ĉi libron ĉiu esperantisto devas legi. Por mi la baldaŭ sekvonta, triafoja legado, verŝajne donos same tiom da plezuro, kiom donacis la antaŭaj du fojoj. Tiu ĉi verko estas pli, ol historia datkoleklo, ĝi estas vere, la estinta, sed »estantigita« vivo de nia movado. La homoj, ideoj, formoj vivas en ĝi kaj la tuta libro estas freŝa, kiel la naturo. La datoj ne tedas nin, ĉar ili nur kompletigas la nepartigeblan unuecon de la libro. Pro tio oni hezite interrompas la legadon. La scenoj filme aperadas, sed ni ne vidas nur bildojn, la bildoj havas profundon, homoj, pensoj, sentoj, bataloj kaj formoj plastike reliefiĝas. Sen troa analizado la aŭtoro donacas al ni altan ĝuon de la plej profunda kompreno. Belega stilo! Ne forgeseblaj estas la ĉapitroj pri la dummilita kaj postmilita movado. Kelkaj mallongaj dolorplenaj frazoj: ni sentas teruron, jen aperas la sangomaro, en la mezmezo, insuleto, Ĝenevo, de kie esperon radias al la tuta mondo la kredo kaj fervoro de kelkaj nevenkeblaj homoj.

Ĉiu esperantisto devas scii, kiel fariĝis el la antaŭmilita revaĵo la urĝa bezonaĵo de la mondo: — la moderna esperantismo.

F. Szilagyi.

La tekston enkomputiligis Roel Haveman.