Ĉi tiu enigmo originale aperis en la revuo Literatura Mondo en Aŭgusto 1925 (sur la enkonduka paĝo). Mi provis mem eltrovi solvon, ĉar miascie ĝi ne estis publikigita.

KRUCENIGMO VI.

Ĉiuj Esperantaj vortoj, escepte de 17, estas radikoj (sen finaĵo).

HORIZONTALE

1. Caro Petro ekstermis ilin kruele; 6. fandita sukero; 12. pastro ĝin ofte diras; 14. dia nutraĵo; 15. limo de objekto; 17. plenige akiri [infinitiva formo]; 20. Esperanta romano orig.; 22. malbona romano ĝin ofte estigas; 23. franca-belga rivero; 24. Biblia monto; 25. sufikso; 26. speco de asketo; 27. sufikso; 28. fluida ŝtono; 31. kun ĝi ni naskiĝas; 33. forta voĉo; 34. lando de oro (Biblia); 37. germana nomo de germana-franca riero; 39. grandmerita espisto; 40. konata espistino; 42. ne al ĝi tiras Esp.; 44. virinoj havas pli multe ol viroj; 46. Kalocsay poemis pri tieaj poploj; 48. ofte estigas koleron; 50. la plej muzika mono; 52. nek diri, nek aŭdi ĝin estas agrable; 54. reĝo fama pri la oreloj; 56. dusenca prefikso; 57. edzo de Medea; 59. vorto de Kristo sur la kruco; 60. banloko; 62. nepre necesa por vivo; 63. itala reĝino; 65. nomo de du germanaj romanverkistoj; 66. Patroklos estis tia por Aĥilles; 68. pola romanverkisto, konata en Espujo; 70. diino, kies nomo, en alia formo, troviĝas en titolo de Espa romano; 71. mortiginto, pri kiu verkis Sophokles, Euripides, Voltaire, Alfieri.

VERTIKALE

1. Lingvokomitatano, recenzisto; 2. malagrabla gusto; 3. germana urbo kaj fama ŝipo; 4. artikolo en Ido; 5. mita figuro, filino de Kadmos; 7. la sama kiel 66, sed france; 8. egipta dio; 9. eta fiŝo manĝebla; 10. loĝinto de Hispanio; 11. filozofo, pensinta pri internacia lingvo; 13. Espa romanverkisto; 16. antaŭnomo de kinoaktorino; 18. estas homoj, en kies kapo mankas; 19. animo; 21. Shakespeare-figuro; 29. Espa romanverkisto; 30. soldata ripozejo; 32. dolĉa tropika frukto; 33. fama rusa palaco; 35. proksima parenco; 36. plej alta grado de plaĉo; 37. ĝin enhavas 44. hor.; 38. tranĉil-talento; 41. edzino de Aeneas; 43. grandmerita espisto mortinta; 45. li diris: ve al venkitoj [ne nuntempe]; 47. unu el patroj de Ido; 48. dolĉa kvazaŭ kiso; 49. la plej fama krimulo; 51. altebenaĵo en Azio; 53. opero de Bellini; 55. li suĉis lupolakton; 58. estmaniero; 61. ĝardenlaboro; 63. pseŭdonimo de Espa publicisto; 64. sovaĝbesto; 67. ago, sed ekzistas ankaŭ tia lando; 69. prefikso (= 56. hor).

La tekston enkomputiligis Roel Haveman.