Originale aperis en la revuo Literatura Mondo en Februaro 1925 (p. 29).

LETERKESTO

J. G. C. En la dua numero de nia revuo, sub la rubriko "Disputo" ni pritraktis la demandon de Esp. ritmo, esperante interesiĝon, viglan diskuton kaj, kiel rezulton, fine ritman unuecon en Esperantujo. Certe vi ne legis tiun artikolon, male vi estus protestinta — aŭ konformiĝinta. Tial ni denove prenas la malnovan temon.

Rilate viajn rimarkojn estas neeble nun respondi tute detale, tio kostus tutan libron. Sed eble per la pritrakto de la t. n. blanka verso aŭ dekunusilaba jambo ni povos klarigi iom la aferon. Ĉi tiu versformo troviĝas en tre multaj klasikaj dramoj, inter aliaj en ĉiuj tragedioj de Shakespeare, do estas grave interkonsenti pri ĝia formo, atingi fine unuecon. Estas neeble, ke ĉiu tradukanto imitu la ritmoregulojn de sia nacia lingvo en tia tute internacia versformo, oni devas havi por ĝi la Esperantajn regulojn, al kiuj ĉiu tradukanto devas sin teni same, kiel li tenus sin al la reguloj de sia nacilingva ritmiko, se li tradukus el fremda lingvo nacilingven. Ĉar ĉi okaze, ĉu ne, li ne tenus sin al la ritmiko de tiu fremda lingvo, el kiu li tradukas.

Kiu metriko estas bona en iu lingvo? Tiu, kiu konvenas al la spirito kaj strukturo de la respektiva lingvo. En Esperanto ekzemple tute ne taŭgus la greko-romanaj ritmoreguloj, kiuj mezuras la longon de vokalo laŭ la nombro de la postsekvantaj konsonantoj. Laŭ ĉi tiu ritmiko la ritma skemo de "tondradi" estus — v v. Sed en Esperanto la akcentado estas tiel forta, ke ĝi forviŝas ĉiun alian konsideron. Do la ritma skemo de la supra vorto estas: v — v.

Tradukante el la latina, ni do ne povas uzi ĝian ritmikon, ni tradukas per Esperanta ritmiko, laŭ kiu anstataŭ longa ni prenas akcentan, anstataŭ mallonga ni prenas senakcentan silabon. Sed same ni ne povas uzi la metrikon de aliaj lingvoj, kies karaktero ne estas konforma al tiu de Esperanto.

Sed pri ĉi tio poste.

La blankverso ĉe Zamenhof (en la traduko de Hamlet kaj Ifigenio) sekvas la severan jamban skemon: "Ĝi estas jam afero decidita." (Hamlet) "Al viaj ombroj, pintoj moviĝemaj" (Ifigenio).

Ĉi tiu skemo vere ŝajnas konveni al nia lingvo; la versoj marŝas bele, harmonie, glate, sen akcentkaramboloj. Ĝia sola difekto estas, ke la unua silabo en la verso devas esti ĉiam senakcenta, dum la Esp. demandaj, montraj, rilataj pronomoj, starantaj precipe en la komenco de la frazo, estas dusilabaj, kun akcento sur la unua silabo. Oni ja povus helpi per inversoj, sed, se sonas tolereble:

"Vi kie estis dum la tuta tago?",

estus tute nenaturaj, neakcepteblaj:

"Aŭskultas kiu la parolon gravan",
"Vi venis kiam, mi ne vidis vin."

La lingva sento batalas ĉi tie kontraŭ la ritma rigoreco. Ĉe Zamenhof feliĉe venkis la unua. Ekzemple:

"Kiun mi vidis jam la duan fojon" (Hamlet).

Ni vidas, ke en la komenco anstataŭ du jamboj (v — / v —) staras ĥoriambo (— v v —). Ĉi tio tute ne estas peko, sed deviga konformiĝo al la naturo de nia lingvo. Kaj ĝi estas bela! La anapesta ekkuro (v v —) donas elegantan svingon al la verso. Alia permeso estas, ke ni uzas en la mezo de la verso anstataŭ tri jamboj (v — / v — / v —) du anapestojn (v v — / v v —).

"Mi vokas nun ilin al granda juĝo" aŭ:
"Doloro premis la koron kruele"

Sed tiajn ritmoŝanĝojn Zamenhof uzis multe pli malofte. Kaj ilin ja ne altrudas tia nepra neceso, kiel la unuan. Krome Zamenhof uzis ĉiujn tri permesojn nur ĉe vortoj, kiuj havas malpli fortan akcenton (dusilabaj vortoj de la Tabelo, unu, ili, oni, posedaj pronomoj, prepozicioj). Oni povus ilin nomi duonakcentaj. Kaj la permeson klarigi ankaŭ tiel, ke ĉi tie la ritmo "ŝvebas", la skandado paŭzas. Tia skandopaŭzo aŭ ritmoŝvebo povas okazi ĉe la duonakcenta "estas", se ĝi sekvas akcentitan silabon:

"Sen lim' estas la faro, kiun volus" (Ifigenio).

Tamen, precipe en la komenco de la verso, oni povus permesi ankaŭ ĉe plenakcentaj silaboj tiajn anapestajn ekkurojn, ŝpare. Jen la kvar eblaĵoj:

Leviĝu jambo, per leviĝo via
Puŝu antaŭen ĉiam nian temon.
En via batado enestu truda
Senpacienco, ĝi taŭgas al dramo.

Laŭ mia opinio oni povus konsenti en tio, ke ĉi tiujn kvar eblaĵojn oni ne rigardas pekoj. Kompreneble oni povas ne uzi la trian kaj kvaran eblaĵon, se oni preferas pli severan skemon. Ankaŭ mi mem ne volonte uzas ilin.

Kvina eblaĵo estus ankoraŭ:

"Tra la mondo jam iras voĉ' triumfa."

Ĉiuj kvin eblaĵoj enhavas nur leviĝantajn verspiedojn: jambon aŭ anapeston. Laŭ mia opinio la blankverso estas nepre leviĝanta versformo, do tiaj versoj, kiuj enhavas malleviĝantajn piedojn [troĥeon aŭ daktilon] estas nepre malbonaj. Jen:

Regulojn ritmajn havas nia lingvo,
Kiujn respekti devas la poeto.
Lingvon patran neniu do imitu
Tradukante ion en Esperanton,
Ĉar nur samlandanoj povos ĝin ĝui,
Kaj ja ĝuste ne por ili verkas li.

La unuaj du versoj estas bonaj, la postaj fariĝas ĉiam pli malbonaj, ĉar enhavas pli kaj pli da troĥeoj.

Kaj nun la ĉefafero.

Ritmiko bazita nur je la nombro de silaboj prezentus en Esperanto anarkion. Laŭ ĉi tiu principo ekzemple bona blankverso estus la jena:

"Kares', kis', lul', vart' ama en sin' dolĉa"

Ĉu ne terure? Kvankam ĝi ne estas malbonsona. Aŭdu:

"Kareskis, lulvarta' maensin, dolĉa"

Do, la verso ne estas malbonsona en si mem, sed fariĝas preskaŭ neelparolebla pro la Esp. regulo de akcentado; oni devas difekti sian langon pro la abrupta sinsekvo de akcentoj. Kaj se oni ne akcentas forte, la verson neniu komprenos.

Nun mi revenas al la speciala karaktero de Esp. En la naciaj lingvoj ofte sekvas sin, senpere, akcentitaj silaboj, en la ordinara parolo. Tiam oni apenaŭ akcentas, preterglitas tra iu el la silaboj, kiel en Esp. tra la duonakcentaj silaboj.

"Oiseau vert"
"mon front blême"
"old gentleman"

En la Esp. parolo tia renkonto de akcentoj neniam okazas, ĉar la akcentojn disigas la finaĵoj. Ĉi tio ebligas konstantan fortan akcentadon kaj per tio facilan komprenon. Oni povas ĝin nomi unu el la fundamentaj karakteroj de la lingvo. Do, oni povas ĝin respekti ankaŭ en la poezio. Se ni ne volas langdifektonnekomprenon.

Do, mi denove solene deklaras ĉi tie la fundamentan regulon de Esperanta versfarado:

Du akcentitaj silaboj ne estu metitaj senpere unu post la alia.

Tamen, ne estas regulo sen escepto. Estas eble, ke la poeto volas havi certan efekton ĝuste per la abrupteco de la verso. Ekzemple:

"Ŝtel', rab', murd', ĉiuj krimoj de l' infero."

Laŭ mia opinio, ĉi tiuj supre skizitaj reguloj tute ne estas tiel severaj ke oni povus paroli pri la trorigidigo de la Esp. versfarado. Iom lerta poeto certe facile sin movas inter iliaj kadroj, kiuj estas elastaj. La merito estu ĝuste: kiom eble malpleje trouzi ilian elastecon.

Kopar.

La tekston enkomputiligis Roel Haveman.