Originale aperis en la revuo Literatura Mondo en Julio 1924 (p. 123-124).

BIBLIOGRAFIO

H. J. BULTHUlS: IDOJ DE ORFEO
Originala romano rekomendita de la E. L. A.; kronita de la Akademio. Eldono de l' aŭtoro. Den Haag. Daguerrestraat 84. Nederlando 1923. 540 paĝoj.

La libro certe estas grava gajno de nia literaturo. Post la ekfloro kaj abunda florado de nia tradukliteraturo certe alvenis la tempo, ke la lingvo, riĉiĝinte kaj poloriĝinte per la tradukoj, inspiru talentulojn por senpera Esperanta kreo de verkoj valoraj. Konforme al la natura evoluo, observebla en la naciaj lingvoj, nia originala literaturo komenciĝis per poemoj, ilin nun komencas sekvi noveloj kaj romanoj kaj certe aperos, kiel lasta ŝtupo de l' evoluo, ankaŭ la dramo.

Ĉu estas ĥimero revi pri talentulo, kiu donacos al nia lingvo verkojn valorajn eĉ laŭ mondliteratura nivelo, levante per tio nian lingvon inter la grandajn naciajn literaturriĉajn langaĵojn? Trokuraĝa fantaziulo povus revi eĉ pri genio, kiu donos al nia lingvo unuarangan ĉefverkon, kiun la tuta mondo legos kun admiro, kiu akiros eble por sia verkinto — la Nobelpremion. Nenio estas malebla kaj multfoje malpraviĝis tiuj, kiuj ridis je "maleblaĵoj".

Ĉu ni povas proksimiĝi al tiu ĉi verko per tiaj postuloj? Nu, certe, ne. Sed la verko estas gravaĵo, kiu rajtas postuli seriozan konsideron, detalan pritrakton, ne kelkajn banalajn laŭdvortojn. Verkiston konscian pri si tiaj laŭdvortoj ofendas kaj hontigas, lin certe pli kontentigas eĉ riproĉoj, se estas videble ke ili venis de recenzanto, kiu funde trasentas sian respondecon ŝuldatan al sia metio kaj al la graveco de la recenzata verko.

Per ĉi tiuj longaj antaŭaĵoj mi volis klarigi mian sinceran sintenon kontraŭ la verko. Resume: pri multe malpli bona verko mi certe dirus multe malpli da riproĉoj.

La romano estas propre ne unu, sed tri romanoj, kiuj je la fino kunfluas en komunan solvon. Tri knaboj, lasitaj de sia freneziĝinta patro (fama muzikartisto) en tri diversaj lokoj dum vagado, vivas inter diversaj, sed same malbonaj, por ilia evoluo same malfavoraj cirkonstancoj. Sed la heredita talento trabatas sin en ili kaj fine, post multaj aventuroj, jam kiel perfektaj muzikartistoj, ili renkontiĝas, rekonas sin, por vivi plue, kun la resaniĝinta patro kaj retrovita patrino, feliĉan familian vivon.

Ĉi tiu maldika skeleto de l' temo estas riĉe karnita per travivaĵoj, aventuroj kaj — precipe — per multego da homaj vivoj kaj sortoj, kiuj plektiĝas en la vivon de la tri knaboj. En mirinda riĉo la aŭtoro disponas pri tiaj homaj sortoj de li observitaj, ili sufiĉus por tuta serio da romanoj. Kelkaj (ne malmultaj) el ili estas prezentitaj kun vera arto, homama intimeco, krea imagpovo. Maksimo Bjelski, ĉi tiu kara senhelpulo, Rika, la bonkora sed kapre obstina surdmutulino kaj multaj aliaj karakteroj pasas kvazaŭ vivantaj el la paĝoj de l' libro. Sed la strukturo de la temo estas malforta por tiel granda ŝarĝo, ĉi tiuj tro multaj personoj, ĉiam detale priskribitaj, prezentas embarason de riĉeco, la temo sub ili dronas kvazaŭ sufokiĝante. Ĉi tiun danĝeron ankoraŭ pligrandigas tio ke la aŭtoro dufoje interrompas la fluon de la rakonto por komenci kvazaŭ novan romanon, kun novaj nekonataj personoj, pri la sorto de la dua, resp. tria knabo. Ĉe la unua interrompo li faras ŝercmanieran deklaron al la legantoj pri la laŭplaĉa tem-plekta rajto de verkisto, ĉi tiu iom naiva rimedo ne forigas la cititan danĝeron, kiun la aŭtoro faras ankoraŭ pli minaca per tio, ke li plektas en la romanon tute sennecese fabelojn (tre longajn) rakontatajn de iu romanfiguro. Ili tute ne estas en alegoria aŭ simbola rilato al la romano mem kaj, kvankam belaj en si mem, en la romano ili estas nur balasto superflue malfaciliganta la legadon — aŭ simple transfoliumata de la leganto.

El tio ĉi tio sekvas ke ĉiu parto de la romano estas pli bona ol la tuta romano mem. Dum la seninterrompa lego la leganto, sentante sin en labirinto, ofte komencas perdi la intereson, aŭ ĉagreniĝas, kiam, iam interesiĝinte pri la personoj, li devas legi pri novaj, ĝis tiam nekonataj homoj kaj forgesi pri tiuj, kies sorton li scivolas. Sed poste, prenante foje denove la libron kai malfermante ĝin ĉe iu ajn paĝo, li certe ĝoje ĝuos la plastikan, travideblan stilon, kiu prezentas al li interesan historion pri la ne ĉiutaga sorto de iu romanfiguro.

Do se estas permesate doni konsilon al la aŭtoro, mi konsilus al li ŝparon de materialo kaj la konsideron de tiu bonmoto: ofte la "malpli multe" estus "pli multe".

Tri notoj skizitaj sur la marĝeno de la libro:

1. Esperantaĵoj. Mi konsilus al ĉiu verkisto: meti Esperanton en la rakonton nur en tiu okazo, se temas pri Esperantista vivo aŭ rondo, aŭ se Esperanto vere havas gravan rolon en la rakonto, sen ĝi estus neebla ĝia plua paso. En ĉiu alia okazo, la enmikso de Esp. ŝajnas artifikita, impresas naive, ĝenas.

2. Johano. En multaj recenzoj oni riproĉis ke ĉi tiu figuro estas fantazia persono kaj en la fino de la romano maraperas iel nenature kiel supertera estaĵo. Nu, laŭ mia opinio ĉi tio tute ne estus difekto, iom da mistereco ja havas sian specialan allogon, sentencoj efikas pli bone el la buŝo de superterulo. Sed ĉi tiu Johano, provizita per tre simpatia facilanima pensmaniero estas eble la plej reala, karne viva figuro de la romano! Li, per sia bonhumoro kaj ĉarma friponeco, trovas elirvojon el ĉiuj malfacilaĵoj, sed en lia individueco troveblas nenia mistereco, eĉ ne malgrandfingro da transcendeco. Kaj li ankaŭ ne havas ian grandan taskon, la evoluo de la knaboj okazas preskaŭ tute sen lia influo, li ĝuas la vivon facilanime kaj liajn kuriozajn paŝojn ni sekvas per bonsenta rideto. Kaj kial oni bezonus superteran estaĵon por tia bagatelo: ĉu la tri knaboj retrovas sin aŭ ne? Johano estas homo el karno kaj sango kies misteran malaperon — pardonu la aŭtoro — ni simple ne kredas.

3. Estas strange, ke la aŭtoro tute ekzilas el la verko la amon. Per ĉi tio li donis por si tre malfacilan taskon, ĉar tiun intereson kaj ĉarmon, kiun bele rakontita amhistorio vekas, estas malfacile anstataŭi en romano per aliaj interesaĵoj. Kaj en ĉi tio ankaŭ nia aŭtoro ne povis sukcesi.

La plej bela kaj interesa parto de la romano estas sendube la unua. Ni ne povas rifuzi la epiteton "majstra" al la maniero, per kiu la aŭtoro prezentas al ni la pensmanieron de knabo vivanta en izolita insulo, por kiu la tuta mondo, la "Vilaĝo" estas la mistero nekonata. Kaj post lia forkuro per larĝa, sed tamen interesa rakontmaniero aperas antaŭ ni la diversaj okazaĵoj, ĉiam tra la naivaj okuloj de infano. La falo komenciĝas nur ĉe tiuj fatalaj "vortoj al la leganto". Ĉi tio ne signifas, ke en la pluaj partoj ne estas interesaj priskriboj, detaloj, okazaĵoj, karakteroj, — sed la strukturo, konstruo, unueco ne atingas plu la antaŭan nivelon.

Do — la verko havas la difekton de la "unuaj verkoj", en kiujn la aŭtoro volas enmeti ĉion de li sciatan, konatan, observitan kaj elpensitan. Por la dua verko — feliĉe — jam ne restas tiom da materialo kaj ĝuste tial ĝi fariĝas pli perfekta. Ni senpacience atendas ĉi tiun duan verkon de l' aŭtoro. Pri liaj kapabloj neniu povas dubi leginte la unuajn paĝojn, la ĉapitrojn pri Bjelski, pri Rika, pri la Don-Kiĥot-rolo de Johano kaj multajn aliajn, kiujn plurfoje mi relegis plezure.

La stilo de la libro estas iom larĝmaniera, sed tre bona, komprenebla, facilflua; oni vidas, ke la aŭtoro certe kaj firme sidas en la selo de la lingvo. Ŝajnas tamen, kvazaŭ la aŭtoro estus tro rapidinta pri la eldono kaj ne estus farinta la lastajn glatigojn. Tion montras interalie malakordoj en la verko; "spite tio" apud "spite tion", "Kovács" (ĝuste) apud "Kóvacs", ktp. Pri "spite" mi volas diri, ke ĉi tiu vorto (laŭ mi, uzenda kun "al") lastatempe preskaŭ tute elpremas la vorton "malgraŭ", kiun oni devus remeti en ĝiajn rajtojn. Cetere — inter ili ja estas diferenco. "Malgraŭ" signifas simplan, "spite" obstinan kontraŭecon.

Stranga esprimo estas: "mi neeble povis imagi", anstataŭ: "mi ne povis", aŭ "ne estis eble al mi". "Mi sentis min bona" estas morala prijuĝo. La aŭtoro volas esprimi farton: "mi sentis min bone". "Li ne min sekvis" signifas: ne min, sed iun alian. La aŭtoro volas diri: "li ne sekvis min". Drinki estas erare uzita anstataŭ trinki kaj reciproke. "Pri kio ajn povas interesi vin" estas enigma frazo.

"Rulis larmoj." Ĝuste — "ruliĝis...". "Brulis mian lipon" Ĝuste — "bruligis...". Strange uzas la aŭtoro la vortojn "kaj cetere" anstataŭ "ktp".

Estas ankoraŭ kelkaj tiaj makuletoj, kiujn la aŭtoro certe plejparte estus elsarkinta post pli atenta revizio de la teksto.

Sed nun, jen du pli gravaj rimarkoj.

1. La aŭtoro ne ĝuste uzas la kondiĉan modon (us) en suborditaj frazoj. (Mi deziras, ke li venus.) En ili oni ĝin devas uzi nur en okazo de kondiĉo, supozo. (Mi ĝojus, se li venus.) Do nur post la konjunkcioj "se" kaj "kvazaŭ". Okaze ke la ĉeffrazo esprimas intencondecidon pri intenco, oni devas uzi la ordonan formon, kiu estas samtempe konjunktivo. (Mi volas deziras, petas, ordonas, disponas, konsentas, aprobas, deziras ke li venu.)

2. La "estanta tempo" de la subordita frazo estas tiu tempo, pri kiu la ĉeffrazo parolas. Do: "mi vidis ke li legas" kaj ne: "mi vidis ke li legis."

Resume: la libro estas granda pliriĉiĝo de nia literaturo, leginda kaj grave konsiderinda verko, eĉ se ne senriproĉa laŭ mondliteratura nivelo. La aŭtoro rajtigas nin je grandaj esperoj. Se li pli atentos pri la liniogvido de la temo kaj pli vortavaros en la priskriboj, pli ŝparos je epizodoj kaj flankpersonoj, li certe donos al ni ankoraŭ verkon alte leviĝantan super ĉiuj ĝisnunaj Esp.aj romanoj. Por tio li donis garantion per la "Idoj de Orfeo", se nur la Esp.-istaro donus la saman garantion per la aĉeto kaj lego de ĉi tiu bela verko.

Kopar

A. NIEMOJEWSKY: LEGENDOJ
El la pola originalo tradukis B. Kuhl. Kun antaŭparolo de A. Grabowsky. Eldonejo: Ferdinand Hirt und Sohn, Leipzig, Esperanto-Fako.

[...enretigota...]

La tekston enkomputiligis Roel Haveman.