Originale aperis en la revuo Literatura Mondo en Decembro 1924 (p. 198-200).

BIBLIOGRAFIO

EMERIKO MADÁCH: La tragedio de l' homo
Drama poemo. Kun dudek desegnaĵoj de Miĥaelo Zichy kaj kun la portreto de l' aŭtoro. El la hungara originalo: Kalocsay. Budapest, Eldono de la Hungara Esperanto Instituto 1924.

[...enretigota...]

 

H. A. LUYKEN: PRO IŜTAR.
Romano el la antikva Babela historio. Originale verkita. Eldono de Ferdinand Hirt & Sohn en Leipzig 1924. Esperanto Fako Pĝ. 304.

Popolo, kiu ne taksas laŭvalore siajn verkistojn, kaj poetojn, ne rajtas nomi sin memstara popolo. Nacio, kiu dorson montras al sia literaturo, jam estas sur la deklivo, kondukanta al abismo. Internacio, kiu ne zorgas pri propra kulturo kaj pri la vivo de sia spirito, estas nur ŝajna laŭmoda fanfaronado, sed ne vera forto, produktanta valorojn. Tiu ŝajna internacio devas malaperi, ĉar ĝi, neglektante sian burĝoniĝantan kulturon, jam kondamnis sin je morto.

Tiuj pensoj pelis unu la alian en mia kapo, kiam la plej freŝan, ampleksan romanon de mia kolego A. H. Luyken mi prenis por recenzo, ĉar kutime estas en nia movado, ke idealistoj laboras kaj nia popolo — neglektas. Esence: en nia movado verkistoj verkas por verkistoj. Mi estas konvinkite, ke ankaŭ Luyken rekonis jam tiun ĉi unikan econ de nia movado kaj pro tio mi havas respektplenan admiron al li, kiu flankenmetis la skrupulojn kaj ne perdas emon por dediĉi sian talenton al nepra sendankeco.

Luyken estas vera verkisto, kiu indas je atento, lia valoro en nia literaturo estas eksterduba. Li okupas tute specialan lokon inter la romanverkistoj. Li estas moralfilozofo kun profunda religiemo kaj vasta teologia scio. Erare estus aserti ke li estas nur predikisto, ĉar liaj verkoj enhavas ion, kio en la plimulto de la moderna verkaro mankas, ili havas kompaktajn historiojn sur morala bazo. Jen la ne detruebla piedestalo, sur kiu li staras rajte kaj firme.

PRO IŜTAR, lia plej nova romano, prenas temon el la antikva Babela historio kaj lia plumo dekomence tiel interese pritraktas la malfacilan temon, ke la verko sukcese vekas kaj konservas la atenton de la leganto ĝis finlego. La bildoj senĉese alternas, fariĝas ĉiam pli interesaj, pentrindaj. La romano, kiel granda filmo, aperigas antaŭ ni la okazintaĵojn tute vivoplenaj. Se ni aldonas ankoraŭ, ke ĝi estas garnita per historiaj aŭtentikaĵoj, facile estas konstati, ke la verko havas seriozan valoron ankaŭ el kulturhistoria vidpunkto. La legado elvokas novajn pensojn en la leganto kaj igas lin mediti. Veraj pruvoj pri la talento de la verkisto.

PRO IŜTAR havas alian interesan flankon, kiu permesas ĝian registron al tendencromanoj. Facile estas konkludi, ke la batalo inter la idolkulto kaj la Eternul-adorantoj estas trafa aludo pri la ateista kaj religiema mondperceptoj de nia epoko. Pripensinda temo.

Kore ni gratulas la verkiston, kies plej nova romano estas ne nur brila pruvo pri lia talento, sed samtempe la plej valora gemo en lia verkarjuvelo. La eleganta kaj facila stilo estas ĉefa allogilo de la libro, per kiu la verko donas tian valoraĵon al la leganto, kian li ne ricevas kutime en multaj verkoj, eĉ tro laŭditaj, de nia literaturo.

Mi ne povas ne tuŝi ĉi tie gravan demandon, kiu interesas speciale ne nur nian Esperantan literaturon, sed ankaŭ la naciajn. La ĝenerala ekonomia krizo ŝajnas esti la kaŭzo, ke multaj homoj ne aĉetas kaj ne legas literaturaĵojn. Unu post alia aperas la plej belaj kaj valoraj verkoj en la montrofenestro de la librovendistoj, sed la aĉetantoj mankas. En la plej bona okazo, oni legas la kritikon pri la verko. Mi konscie kaj intence ne donis nun la tre interesan enhavon de la romano. Per tio mi deziras atingi ankaŭ ĉe vi, kara leganto, kiu legas nun tiun ĉi recenzon, ke vi legu ĉifoje ne nur la kritikon, sed ankaŭ la verkon mem, kiu per sia klasikeco plej trafe laŭdas sin.

Jobo.

JEAN FORGE: SALTEGO TRANS JARMILOJ(N)
Romano originale verkita. Ferdinand Hirt & Sohn en Leipzig. 1924. Esperanto-fako. 192 Pĝĝ. Bindite 4 Gmk.

La "Abismoj", antaŭa romano de l' aŭtoro estis ĝoja surprizo kaj donis belajn esperojn pri la estonta agado de l' juna verkinto. Ĉi tiu romano montras ke la esperoj ne estis trompaj: mi kuraĝas diri, ke ĝi estas ĝis nun la plej interesa kaj amuza verko en nia originala literaturo.

Oni povus ĝin nomi fantazia farso. La ideo mem, transporti homojn el nia tempo en alian epokon, ne estas nova, ni citu nur la "Tempomaŝinon" de H. G. Wells. Sed la verko tamen havas sian originalecon en la kurioza koncepto kaj petole bonhumora tono reganta en ĝi.

Ni resumu la temon mallonge. Pasia aŭtomobilisto akcidentas, vundiĝas. Li rekonsciiĝas el sia sveno en mistera, izolita domo. Inventisto loĝas tie kun sia familio. Li inventis la Co-radiojn, dank' al kiuj oni povas laŭplaĉe malantaŭenpromeni en la tempo. Nia heroo estas invitata kunpromeni. Kaj la tuta domo kun ĉiuj siaj loĝantoj reflugas rekte en la tempon de Nerono. Ni estas meze de la "Quo Vadis" de Sienkiewicz. Grandaj miroj kaj timo flanke de la Romanoj pri la mirakloj de nia jarcento. Poste konfuzoj, kolizioj, danĝeroj. Fine, pro minaco de katastrofo, urĝa sinekspedo reen, en nian tempon.

Aplikante la plej severan mezuron de kritiko, oni eble povas riproĉi, ke la aŭtoro prezentas al ni plie komikajn tipojn, ol komikajn karakterojn, ke li ne tro severe memkritikis kelkajn — iom malkarajn — spritaĵojn, ke li kelkfoje — precipe en la seriozaj meditaj aŭ priskribaj partoj — lasas sin kuntreni de la parolrutino kaj tiam el la vorttrezoro perdiĝas la trezoro kaj restas nur vortoj — sed entute kaj ĝenerale la verko atestas pri verva talento kaj montras senduban progreson rilate al la "Abismoj".

La enkonduko, kun sia nervoza rapideco kaj tumulta vortgalopo tuj ekkaptas nian intereson, kiun la aŭtoro bone povas streĉi per la duonmalhela, duonklara skizo de la mistera inventista domo. La klarigo de la Co-radioj kun sia intenca nekomprenebleco estas rutina lertaĵo. Kaj post la alveno en Romon ni konstante scivolas, ridetas, vere bone fartas dum la lego. Kun kia riĉa eltrovemo amasigas la aŭtoro la ridigajn kontrastojn, ŝercajn situaciojn. La "notoj" de Menenius Piso, ankaŭ laŭ stilo, estas majstre sukcesinta falsaĵo. Kaj je la fino, kiam la vojaĝantoj estas infektitaj de la cezara tempo, ni sentas eĉ simbolajn perspektivojn. Kaj la tumulta rifuĝo! Legante ĝin en la plastika kaj vigla stilo, ni havas vere, malgraŭ la evidenta fantaziaĵo, senton de ekscitiĝo.

Plastika kaj vigla stilo, facila komprenebleco, luda legebleco, jen la plej fortaj flankoj de la verko. La aŭtoro akiris por si lingvaĵon kiu vaksmole konformiĝas al liaj pensoj, kiu estas frapante viva kaj sugestie impresa — ĝuste per sia simpleco kaj facileco.

Sed, bedaŭrinde, ĉi tiu bona stilo tamen ne estas senmakula. Mi notas ĉi tie la riproĉeblaĵojn de mi trovitajn:

La aŭtoro trouzas la sufiksojn "eg" kaj "aĉ". "Eg" mi trovis 24 en du paĝoj! El ili 8 estas superfluaj, 6 estus anstataŭeblaj per alia, eĉ pli efika, radikvorto. Kial ekzemple: revego, retiregiĝas, arogantegaĵo (tre ofte), gigantega?

Mi humile, sed emfaze petegas la aŭtoron, ke li ne uzu la terurajn "kunepremas", "kunetiras", "kunevenas". "Kunepremi" signifas "kune premi", ĉu ne? "Mi kaj li kune premas." "Kunveni" signifas: veni al sama loko; "kune veni" signifas: veni en sama tempo. Estas vere, ke ni diras ankaŭ: kunludanto. Do "kun" kiel verba prefikso povas signifi: kunen (plej ofte) kaj kune (tre malofte). Sed kune signifas nur kaj sole kune. Kial doni do al ĝi signifon kiun ĝi neniam havas. Se ni volas esti tre precizaj, prefere ni diru "kuneludanto".

Post "kvazaŭ" oni devas meti kondicionalon, se ĝi estas konjunkcio, indikativon, se ĝi estas adverbo. Ekzemploj: "Li iris kvazaŭ li estus ebria." "Li kvazaŭ estis ebria."

Post "permesas" oni devas meti konjunktivon, kaj nepre ne kondicionalon. Do ne "mi permesas ke vi irus", sed "ke vi iru".

Estas tre ofta eraro ĉe esperantistoj meti "pli frue" anstataŭ "antaŭe". La aŭtoro ne estas escepto!

Kaj de kiam mi recenzas, mi batalas kontraŭ la superfluaj "ig" kaj "iĝ". Ŝajne vane. Kvankam simpla konsulto de vortaro helpus pri la afero. Jen, mi trovis en la libro: vundigi, droniĝi, vestigi, fumaĵigi, izoligi, imponigi, naŭzigi, krucigi (krucumi).

La aŭtoro uzas unufoje "homaro" anstataŭ "homamaso"; homaro estas Homaro.

"Kolumno" estas "kolono". Anstataŭ "atava" mi dirus "atavisma". Anstataŭ "hejmena" eble pli taŭgus "alhejma". Estas strange, ke fraŭlino Snob "rotacias" sur la seĝo.

Mi eldiru ankoraŭ mian antipation kontraŭ kelkaj "ec" (sinjoreca, tereca) kaj kontraŭ "dum kiam", anstataŭ la kara, simpla "dum".

Jen ĉio, kion mi trovis. Estas bedaŭrinde ke ne okazis tiuj 20 — 30 strekoj de ruĝa krajono, kiuj estus certigitaj por la verko perfektan Esperantan lingvaĵon, ĉar kun ili la verko estas vere modelo de bona kaj viva Esperanta stilo.

La aŭtoro en la "Abismoj" montris sian kapablon profundiĝi en homajn animojn. Ĉi tie li montris talenton pri interesa rakontmaniero, lerta plekto de epizodoj, bonhumoro, karikaturo, sprito, moko, fantazio. Jen estas ĉiuj premisoj, ke kun plena espero ni povu atendi de li La Esperantan Romanon.

Kopar.

La tekston enkomputiligis Roel Haveman.