Ĉi tiu enigmo originale aperis en la revuo Literatura Mondo en Decembro 1923 (p. 245). Alipaĝe vi trovos la solvojn.

ENIGMOJ POR NIAJ INFANOJ

ORIGINALO DE PETRO STOJAN

  1. Du bazoj — kvar nazoj.
  2. Ne bojas, ne rigardas, hundeto pordon gardas.
  3. Flugilojn ĝi movas, sed flugi ne povas.
  4. Blanka arbo kun la karbo.
  5. Blua tegmento sen la ĉarpento.
  6. Mi estas korna — sed ne bovo, mi havas ŝelon — sed ne ovo.
  7. Sen fenestroj, sen pordegoj, loĝas dome mil kolegoj.
  8. Fera barbo, korp' el arbo.
  9. Nigron glutas — ruĝan sputas.
  10. Belvesta fianĉo flirtas sur branĉo.
  11. Nazo fina, vosto lina.
  12. Belkolora ponto super horizonto.
  13. Kiu ŝatas laŭbon kaj portas ŝraŭbon?
  14. Blanka erinaco kuras al la ŝmaco.
  15. Ĉirkaŭ najlo — la du ringoj kun du klingoj.
  16. Muŝoj blankaj — varmoj mankaj.
  17. Vespere dika leviĝas, matene maldika vekiĝas.
  18. Gutas lakto sen selakto, el bovino sen la spino.
  19. Ruĝa ŝovelilo ema al babilo.
  20. Blanka kiel luno la maldolĉa faruno.

La tekston enkomputiligis Roel Haveman.